Merville (Nordo)

komunumo en Franca Flandrio

Merville - jen france, origine nederlande respektive flandre Meregem, foje ankaŭ Mergem - estas komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs] Pri tiu ĉi sono aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la tradicia regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale']). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dunkerque kaj al la kantono Hazebrouck / Hazebroek.

Merville · Meregem
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord
Arondismento Dunkerque
Kantono Hazebrouck / Hazebroek
Historie en Nordo-Kaleza Markolo
INSEE kodo 59400 [+]
Poŝtkodo 59660
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 652  (2021) [+]
Loĝdenso 358 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 39′ N, 2° 38′ O (mapo)50.6438888888892.6402777777778Koordinatoj: 50° 39′ N, 2° 38′ O (mapo) [+]
Areo 26,96 km² (2 696 ha) [+]
Merville · Meregem (Nord)
Merville · Meregem (Nord)
DEC
Merville · Meregem
Merville · Meregem
Situo de Merville · Meregem
Merville · Meregem (Francio)
Merville · Meregem (Francio)
DEC
Merville · Meregem
Merville · Meregem
Situo de Merville · Meregem

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Merville (Nord) [+]
vdr

Jam fine de la 7-a jarcento estis tie monaĥejo. Pro situo en landlima areo la urbo estis ofte detruita ĉu tute ĉu parte. Dum la Unua mondmilito, Merville estis totale detruita: la arkitekturo nov-flandra de la urbo estas karaktera de la periodo de rekonstruado de la 1920-aj jaroj. Dum la Dua mondmilito en la komunumo estis aerodromo unue de britoj, poste de germanoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti