Mesenio (greke Μεσσηνία, Messenia) ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis administra provinco en la moderna ŝtato Grekio. Dum la antikva epoko la teritorio estis floranta regno. Ĝi troviĝas en la sud-okcidento de la preskaŭinsulo Peloponezo. En la eposoj Iliado kaj Odiseado de Homero la regiono aparte konatiĝis pro la mita reĝo Nestoro de Piloso. Ĉefurbo de la regno dum la antikva epoko estis la urbo Meseno, ankoraŭ hodiaŭ ekzistanta. Centro de la moderna regiono tamen estas la signife pli granda urbo Kalamata. Laŭ komparo kun aliaj regionoj de Grekio, Mesenio havas relative multe da akvo kaj samtempe varman, sunoriĉan klimaton kaj fekundan grundon, tial ke fruktoj kaj legomoj - ankaŭ por la eksporto al aliaj ŝtatoj - bone kreskas.

Mesenio
Administra provinco
provinco de Grekio • regiona unuo de Grekio [+]

LandoGrekio

ĈefurboKalamata
- koordinatoj37° N, 22° O (mapo)37.16666666666722Koordinatoj: 37° N, 22° O (mapo)
Areo2 154 km² (215 400 ha) [+]

Loĝantaro167 292 (1991)
Denseco78 loĝ./km²

HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]
Poŝtkodo24x xx [+]
Telefona antaŭkodo+30-272x0
AŭtokodoKM

Municipoj25

Mesenio (Tero)
Mesenio (Tero)

Mesenio (Tero)
Mesenio (Tero)
situo de Mesenio en Grekio

Mesenio (Grekio)
Mesenio (Grekio)
DEC

Map
Mesenio
Vikimedia Komunejo:  Messenia [+]
vdr