Meskalo

Meskalo (de la nahatla mexcalli, „brando)“[1]) estas meksikia brando kun tipe 40 vol.-% alkoholo; ĝi estas farata el fruktokarno de diversaj agavospecioj. La gusto kaj la aspekto de meskalo varias de la specio de agavoj, la regiono respektive preparmaniero kaj daŭro de stokado. La plej konata meskalo estas la tekilo, kiu venas el la ĉirkauaĵo de la meksikia urbo Tequila en la meksikia subŝtato Jalisco. Ĝi estas farata nur el la blua agavo. Meskalo estas ĉefe farata en la regiono ĉirkaŭ la urbo Oaxaca. Oficiale ĝin rajtas fari la subxtatoj Guerrero, Durango, San Luis Potosí kaj Zacatecas.

botelo de meskalo kun raŭpo (fone)

Farado redakti

Meskalo estas farata el la koroj de la agavoj, antaŭ ol la planto floris la unuan kaj lastan fojon, ĉirkaŭ 6 ĝis 10 jarojn aĝaj. La folioj estas forbatataj, nur la ananasforma kerno de la planto (tial la hispana esprimo piña = „ananaso“, „strobilo“) estas rikoltata, kuirata kaj dispremata al kaĉo.

Tradicie la kuirado okazas en tiel nomitaj palenques, grandaj fosaĵoj en la tero. Tiuj fosaĵoj estas kovrataj kun blankaj ŝtonoj, sur tio oni metas la agavajn korojn kaj tiuj estas kovrataj kun palmmatoj (petate) kaj kun tero. En tiaj fosaĵoj ili restas dum tri ĝis kvin tagoj, por ke ili povu preni la guston de la tero kaj de la fumo. Poste la agavaj koroj kuŝas tie dum ĉirkaŭ unu semajno kaj poste ili estas muelataj per muelŝtono. Moderna metodo estas la kuirado en ŝtalaj fornoj kaj posta disigo per maŝino.

Al la kaĉo oni donas giston kaj, se ne temas pri 100 % da agavoj, sukeron. Poste ĝi estas fermentata en granda rustimunaj ŝtalujoj. La procentaĵo de agavoj devas havi minimume 51 % laŭleĝe. Post la fermentado la kaĉo estas dufoje distilata. Post la unua distilado la alkoholenhavo estas ankoraŭ tro malalta. Post tiu distilado la kaĉo estas sebfibrigata kaj la alkoholo de la unua distilado estas aldonata. La miksaĵo estas distilata la duan fojon. Oni aldonas akvon, se la fluidaĵo havas alkoholenhavon de pli ol 80 %. Tiun brandon oni enboteligas aŭ estas stokata.

La aĝigado de meskalo okazas kompare al aliaj brandoj relative rapide. Ĝi estas stokata en grandaj lignaj bareloj dum du monatoj ĝis sep jaroj. Per tiu stokado la brando ricevas siajn aromon kaj koloron. Ju pli malhela la mekalo, des pli longe ĝi estis stokata kaj des pli forta ĝia aromo. Oni distingas tri aĝgrupojn:

  1. Joven (la juna): blanka (klara) mekalo stokita malpli ol du monatoj.
  2. Reposado (la ripozata): stokita inter du monatoj kaj unu jaro.
  3. Añejo (la aĝa): stokita minimume unu jaro, ĉe kio la barelo ne estas pli granda ol 350 litoj.

La „vermo“ en Meskalo redakti

 
„vermoj“ (Gusanos de maguey)

Kelkaj Meskalo-markoj enhavas papiliajn raŭpojn de la specio Aegiale hesperiaris (familio de la Hesperioedoj) aŭ la specio Hypopta agavis (familio de la kosideoj) en la botelo.[2] Tiuj raŭpoj ofte nomiĝas „vermoj“ (hispane gusano) . la triviala nomo de Aegiale hesperiaris estas gusano de maguey, agava vermo, agava raŭpo, meskalo-vermo , dum Hypopta agavis estas gusano rojo, ruĝa agavo-vermo, ruĝa ahavo-raŭporuĝa meskalo-vermo[3].

Referencoj redakti

  1. Merriam-Webster: mescal
  2. May Berenbaum: Right-handed ants. In: American Entomologist. Bd. 54, Nr. 1, 2008, ISSN 1940-9818, S. 4–5, Digitalisat (PDF; 548 KB) Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine.
  3. Theodor C. H. Cole: Wörterbuch der Lebensmittel. Deutsch – Englisch, Englisch – Deutsch. = Dictionary of Foods. Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg 2010, ISBN 978-3-8274-1992-7, S. 2.

Literaturo redakti

  • Udo Pini: Das Gourmet-Handbuch. Könemann, Köln 2000, ISBN 3-8290-1443-0, S. 357 (Neuauflage: Ullmann in Tandem-Verlag, Potsdam 2007, ISBN 978-3-8331-4302-1).
  • Shadi Shokralla, Gregory A. C. Singer, Mehrdad Hajibabaei: Direct PCR amplification and sequencing of specimens' DNA from preservative ethanol. In: BioTechniques. Bd. 48, No. 3, March 2010, ISSN 0736-6205, S. 233–234, COI:10.2144/000113362.

Eksteraj ligiloj redakti