Messerschmitt Bf 109

La Messerschmitt Bf 109 (aŭ kelkfoje nomiĝas Me 109) estis germana ĉasaviadilo dum la dua mondmilito. Ĝi estis la unua moderna ĉasaviadilo, kun subaj flugiloj, plenmetala ŝelo, fermita pilotejo, entireblaj radoj. La Bf 109 estis la baza aviadilo de la Luftwaffe dum la mondmilito, el kiu oni produktis 31-30.000 ekzemplerojn en diversaj celformoj, laŭ celo.

Me 109 G-6
Bf 109 E-3

La malforteco de la Bf 109 estis la mallonga atingopovo, malbona elvida kapableco. Ĝi havis ankaŭ malfortan armilaron.

La aviadilon ekplanis Wilhelm Emil "Willy" Messerschmitt kiel dungito de Bayerische Flugzeugwerke AG (Bf) en 1934, sed ekde la 1-a de julio de 1938, la firmao ŝanĝis la nomon al Messerschmitt AG (Me). Tiel ĉiu evoluigo komencita antaŭ tiu tempo daŭris sub nomo Bf, la novaj evoluigoj do sub Me.

Specifikaĵo redakti

  • longo: 8,5-9 m
  • enverguro: 9,5-10 m
  • alto: 2,5-2,6 m
  • piloto: 1
  • povejo: Daimler-Benz DB 601 A, 1100-1350 ĈP; Daimler-Benz DB 605 A, 1475 ĈP;Daimler-Benz DB 605 D, 1800 ĈP;
  • maksimuma rapido: 575-685 km/h
  • armiloj: 1-2 pecoj 20 mm-a MG FF/M maŝinkanono en la flugiloj, 2 pecoj da 7,92 mm-a MG 17-a maŝinpafilo; 1 pc. 30 mm-a MK 108 maŝinkanono, 2 pecoj da 13 mm-a MG 131-a maŝinpafilo
  • maso: 2000-2300 kg (malplene); 2500-3300 kg (batalprete)
  • flugpinto: 11000-11500 m
  • atingopovo: 560-650 km

Famaj pilotoj redakti

Radinstalaĵo redakti

La aviadilo havis strangan manieron kaŝi la antaŭajn du radojn. Krome, kaŝo ne malofte rompiĝis kaj aviadilo katastrofis jam kiam ĝi sukcesis flugon kaj moviĝis hejmen.

Ligoj redakti