Mesut ÖZIL (germana prononco [ˈmeːzʊt ˈœzɪl], turka prononco [ˈmesut ˈøzil]; naskiĝis la  15-an de oktobro 1988(nun 1988-10-15) en Gelsenkirchen) estas turkdevena germana futbalisto. Li ŝotas per sia maldekstra piedo.

Mesut Özil
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1988 (1988-10-15) (35-jaraĝa)
en Gelsenkirchen,  Okcidenta Germanio
Lingvoj germanaturka
Ŝtataneco GermanioTurkio
Familio
Edz(in)o Amine Gülse
Amkunulo Amine Gülse • Mandy Capristo • Mandy Capristo • Mandy Capristo
Infanoj 2
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://www.mesutoezil.com/
vdr
Mesut Özil en 2018

Li iĝis membro de la germana nacia teamo de futbalo en 2009. Interalie li en tiu teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, en kiu la germana teamo atingis la trian pozicion. Matĉe de 2010 ĝis 2016 li rekoneblis per la ĉemiza numero "8", en tiuj de 2018 per la numero "10". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 kaj la Futbala Mondpokalo 2014, en kiu la germana teamo atingis la ĉampionecon, li partoprenis per tiu ĉemiza numero, same en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 kaj en la Futbala Mondpokalo 2018.

De aŭgusto 2010 li ludas por la hispana klubo Real Madrid.