Metabola rompiĝo estas nocio devenanta de Karl Marx pri la “neriparebla rompiĝo en la interdependa procezo de socia metabolo”,[1] t.e. la ŝlosila koncepto de tendencoj al ekologia krizo en kapitalismo. Marx teoriis rompiĝon en la metabola interagado inter la homaro kaj la cetera naturo, rezultantan el la kapitalisma produktado kaj la kreskanta disiĝo inter urboj kaj kamparo.

Laŭ John Bellamy Foster, kiu kreis la terminon, metabola rompiĝo estas pluevoluigo el frua verko de Marx en la Ekonomiaj kaj filozofiaj manuskriptoj de 1844 pri la specia esto kaj la rilato inter homoj kaj naturo. Metabolo estas la la “matura analizo pri la fremdiĝo de la naturo”[2] kaj prezentas “pli solidan – kaj sciencan – manieron, per kiu bildigi la kompleksan, dinamikan interŝanĝadon inter la homoj kaj la naturo, kiu rezultas el la homa laboro.”[3]

Kontraste kun tiuj, kiuj atribuis al Marx malkonsideron pri la naturo kaj respondecon por la medio-problemoj de Sovetunio kaj aliaj laŭnome komunismaj ŝtatoj, Foster vidas en la teorio pri la metabola rompiĝo pruvon pri la ekologia perspektivo de Marx. La teorio de metabola rompiĝo “ebligis al Marx evoluigi kritikon pri la media degradiĝo, kiu anticipis multon en la nuntempa ekologia pensado”,[4] inkluzive demandoj de daŭripovo. Esploristoj, kiuj konstruis sur la origina marksisma koncepto, evoluigis aliajn similajn terminojn, ekzemple karbona rompiĝo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Marx, Karl. Kapitalo, vol. III.
  2. Foster, John Bellamy (2000) Marx's Ecology: Materialism and Nature, Novjorko: Monthly Review Press, p. ix
  3. Foster, John Bellamy (1999). “'Marx's Theory of Metabolic Rift: Classical Foundations for Environmental Sociology'”, The American Journal of Sociology 105 (2), p. 366–405. doi:10.1086/210315. 
  4. Foster 2000, p. 142.

Eksteraj ligiloj redakti