Regula Metia Instruado estas ĉiaspeca studado, instruado kaj lernado cele al la laboraj enmeto, reenmeto kaj ĝisdatigo, kies ĉefa celo estas plibonigi, pligrandigi kaj taŭgigi la konojn kaj kapablojn de la nunaj kaj estontaj laboristoj laŭlonge de ilia tuta vivo.

Por tio, kaj depende de la specifeco de ĉiu lando, kutime ekzistas tri subsistemoj de metia instruado, kiuj estus la jenaj:

  • Specifa aŭ Komenca Metia Instruado: destinata al lernantoj de la lerneja sistemo kiuj decidas direkti sian karieron al la labora mondo, kies celo estas la labora enmeto.
  • Okupa Metia Instruado (OMI): destinata al lernantoj kiuj tiam troviĝas sendungaj, kies celo estas la labora reenmeto de la personoj kiuj perdis laborpostenojn aŭ laborkapablojn pro tempopaso, sendungeco, karcero aŭ aliaj tialoj.
  • Longdaŭra Metia Instruado (LMI): destinata al dungataj laboristoj, kies celo estas la akiro de pli grandaj kapablojn kiuj permesu ilin konstantan ĝisdatigon de la laboristo al la laborposteno kiun tiu plenumas aŭ eĉ kandidatiĝi por alia, kio definitive iĝas plibonigo de ties dungatebloj.

Vidu ankaŭ redakti