Metroo de Bukareŝto

La Metroo de Bukareŝto (rumane Metroul Bucureşti) estas la plej grava publika transportilo de Bukareŝto, la ĉefurbo de Rumanio. Ĉiutage, ĉefe dum labortagoj, ĝi estas uzata de 750.000 pasaĝeroj. Entute estas 63 km kaj 45 metrostacioj.

Metroo de Bukareŝto
Metroul Bucureşti
emblemo
metroo
Komenco 1979 vd
Lando(j) Rumanio vd
Situo Bukareŝto
Retejo Oficiala retejo
vdr
Metrostacio
Metromapo de Bukareŝto

Historio redakti

La unuaj projektoj por la konstruado de la Metroo de Bukareŝto estis prezentitaj en 1930, kadre de ĝenerala planado por la modernigado de la urbo. En 1938 la loka registaro rajtigis la kompanion S. A. Metropolitanul plani kaj konstrui la metroon, kies eklaborado devintus eki en 1941. Tamen, la Dua Mondmilito, sekvata de periodoj plenaj de politikaj streĉaĵoj kiuj finiĝis per la altrudiĝo de komunista reĝimo, metis finon al tiu ĉi projekto.

Ĉirkaŭ la jaro 1970, la publika transportsistemo iĝis nesufiĉa por urbo kia Bukareŝto, en plena disvolviĝo. Pro tio komisiono determinis la neceson konstrui subteran transportilon, kio poste fariĝis la metroo de Bukareŝto. La metroo estas konsiderata kiel eble la sola politikaĵo bone trafita rilate al la planado de Bukareŝto dum la komunisma regado. Meze de katastrofa organizado kaj la konstruado de neutilaj konstruaĵoj kiel la Palaco de la Popolo, ĉi tiu projekto vere plibonigis la vivkvaliton de la loĝantaro.

La bukareŝta metroreto inaŭguriĝis la 16an de novembro 1979. Momente plene funkcias 3 linioj (M1-M3) kaj parte du linioj (M4-M5). Planata estas sesa linio (M6).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj rilatoj redakti