Metroo de Helsinko

La Metroo de Helsinko (finne Helsingin metro; svede Helsingfors metro) estas la metroo funkcianta en la urbo Helsinko, kaj nuntempe la sola metroo en Suomio. La metrosistemo malfermiĝis je la 2-a de aŭgusto 1982, post 27 jaroj da planado. La metroo estas la plej norda en la mondo kaj en la momento de ĝia inaŭgurado estis la plej mallongdistanca en la mondo.

Metroo de Helsinko
Helsingin metro
emblemo
metroo
Komenco 1982 vd
Geografia situo 60° 12′ 37″ N, 25° 4′ 41″ O (mapo)60.2102825.07806Koordinatoj: 60° 12′ 37″ N, 25° 4′ 41″ O (mapo)
Lando(j) Finnlando vd
Situo Helsinko
Metroo de Helsinko (Finnlando)
Metroo de Helsinko (Finnlando)
DEC
Metroo de Helsinko
Metroo de Helsinko
Map
Metroo de Helsinko
Retejo Oficiala retejo
vdr
Oranĝkolora trajno de la Metroo de Helsinko

La metroo konsistas el simpla linio kun 30 metrostacioj, entute 43 km longa. Ĝi servas ĉefe por la ĉeurboj de la oriento, sed ankaŭ uzata kiel transportilo ene de la urbocentro de Helsinko. Laŭ la statistikoj de la entrepreno kiu posedas ĝin, la nombro de pasaĝeroj superas la 50 milionojn ĉiujare. Tradicie oni asocias kun la metroo oranĝan koloron.

Listo de stacioj redakti

 
Mapo de Helsinka metroo en la 2007-a jaro.

Kvankam Helsinka metroo estas konsiderata la sola linio, ĝi subdividiĝas je tri segmentoj konektaj je unu nodo — la stacio Itäkeskus. Ĉi-sube ni donos la liston de stacioj posegmente, de okcidente al oriento.

Ruoholahti–Itäkeskus redakti

Suoma nomo Sveda nomo Ĉu subtera?
Ruoholahti Gräsviken jes
Kamppi Kampen jes
Rautatientori Järnvägstorget jes
Helsingin yliopisto Helsingfors universitet jes
Hakaniemi Hagnäs jes
Sörnäinen Sörnäs jes
Kalasatama Fiskhamnen ne
Kulosaari Brändö ne
Herttoniemi Hertonäs jes
Siilitie Igelkottsvägen ne
Itäkeskus Östra centrum jes

Itäkeskus–Mellunmäki (norda branĉo) redakti

Suoma nomo Sveda nomo Ĉu subtera?
Itäkeskus Östra centrum jes
Myllypuro Kvarnbäcken ne
Kontula Gårdsbacka ne
Mellunmäki Mellungsbacka ne

Itäkeskus–Vuosaari (suda branĉo) redakti

Suoma nomo Sveda nomo Ĉu subtera?
Itäkeskus Östra centrum jes
Puotila Botby gård jes
Rastila Rastböle ne
Vuosaari Nordsjö ne

Estonta ekspando redakti

Okcidenta ekspando (Länsimetro) redakti

 
Mapo de Helsinko kiu montras Helsinkan regionan fervojon, Helsinkan metroon kaj ĝiajn planitajn ekspandojn

En 2006 la urbokoncilo de Espoo aprobis konstruon de okcidentan ekspandon de la unua linio de helsinka metroo el stacio Ruoholahti ĝis Matinkylä en Espoo. La konstrulaboro komenciĝis en 2009[1] kaj oni atendas ke ĝi malfermiĝos iam dum jaro 2016. Tiu ĉi unua segmento de la ekspando estos 14 kilometrojn longa kaj havos 8 staciojn, ĉiuj el kiuj estos subteraj.[2]

Dua segmento de la ekspando estis proponita en 2014. Ĝi iru de Matinkylä ĝis Kivenlahti, estu entute 7 kilometrojn longa kaj havu kvin novajn staciojn kaj novan fervojstacidomon en Sammalvuori. Ĉiu fervojo, stacioj kaj la stacidomo estu subtere. La laboroj komenciĝis en malfrua 2014 kaj atendeble finiĝos ĉ. jaro 2020.[3]

Dua linio redakti

Dua linio de helsinka metroo, kiu iru de Laajasalo al Pasila norde de la urba centro, konektante kun la unua linio tra metrostacio de Kamppi estas ankaŭ planata. Eble eventuale ĝi ekspandiĝos eĉ pli norden ĝis Flughaveno Helsinki-Vantaa. La urba koncilo ade diskutis pri ĝi kaj konsideras la projekton en planoj de disvolvigo de Helsinko, tamen oni apenaŭ komencos iujn laborojn antaŭ la 2030-aj jaroj. Krome, en 2015 ekfunkciis fervojo Kehärata, kiu konektas la urbon kun la flughaveno, kaj urbo koncilo rekomendis disvolvigon de tramvojaro je direkto de Laajasalo. Do la metroa linio kun itinero Laajasalo–Kamppi–Flughaveno ŝajnas superflua kaj neprobable konstruatos.

Referencoj redakti

  1. The construction work begins. lansimetro.fi. Alirita 2010-08-06.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-09-12. Alirita 2016-07-04.
  3. Länsimetro (English). Lansimetro.fi. Arkivita el la originalo je 2016-07-07. Alirita 2015-05-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-07-07. Alirita 2022-01-13.

Vidu ankaŭ redakti