Met Metroo de Sevilo
Metro de Sevilla
Stacio Puerta Jerez
Stacio Puerta Jerez
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Metropola areo de Sevilo
Transportsistema speco Metroo
Komenco de trafiko 2-a de aprilo 2009
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 18 km
Nombro de linioj 1 / 4 L1 L2 L3 L4
Nombro de veturiloj 21
Nombro de stacioj 22 List
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto Junto de Andaluzio
Transportisto Metro de Sevilla S.A.
Mapo
Map
vdr

La metroo de Sevilo (hispane Metro de Sevilla) estas la sesa metroa reto funkcianta en Hispanio, post la metrooj de Madrido, Barcelono, Valencio, Majorko kaj Bilbao. Temas ankaŭ pri la kvina reto rilate la nombron da vojaĝantoj kaj kilometroj, antaŭ la metroo de Majorko. La unuan linion de la Sevila Metroo oni inaŭguris la 2-an de aprilo 2009, kvankam tiumomente nur funkciis la 80% de tiu linio (nur malfermiĝis 17 el la 22 stacidomoj de tiu linio). La definitiva ekfunkciigo okazis aŭtune de 2009. La transporto fariĝas pere de trajnoj CAF kie eblas vojaĝi 202 pasaĝeroj (145 stare kaj 57 sur sid-lokoj). Oni povas atingi eĉ 70 km/horo. La trajno mezuras 31 metrojn laŭlonge kaj 2,65 larĝe.

Historio redakti

La historio de la metroo en la urbo Sevilo komenciĝas dum la 60-a jardeko. En la jaro 1968 la Sevila Urbodomo aprobis la “Dekjaran agadplanon”, en tiu dokumento oni asertas, ke la transporto pere de aŭtobusoj en la urbo estas ne-sufiĉa, do estis tute necesa la konstruo de subtera metroo dum la 70-a jardeko.

Tiun unuan projekton oni aprobis en la jaro 1974 laŭ la jena strukturo:

Linio 1: La Plata, Puerta Jerez, Plaza Nueva, Plaza del Duque, Alameda, Macarena, Pino Montano.
Linio 2: Santa Clara, Polígono San Pablo, Alhóndiga, Plaza del Duque, Marqués de Paradas, El Tardón, Rubén Darío.
Linio 3: Heliópolis, San Bernardo, Menéndez y Pelayo, Recaredo, Macarena, Cartuja.

Post la konstruo de kelkaj tuneloj ĉi tiun projekton oni forlasis en la jaro 1983 pro la timo damaĝi kelkajn historiajn konstruaĵojn

Unua Projekto redakti

Nuntempa Projekto.

En la jaro 1999 jam ekzistis pli adekvata teknologio por konstrui sub-tere sen damaĝi la surfacajn konstruaĵojn. Do, oni kreis la Societon “Metroo de Sevilo” kun 4 linioj, du el ili paralelaj sen interkonekto, alia cirklo-forma kaj fine alia transversa.

Linioj redakti

La originala projekto baziĝas sur 4 metroaj linioj trairantaj sub la urbo kaj surface tra la metropola areo.

METROO
Linio Longeco Stacidomoj Kajoj Inaŭguro
1
18 km
22
65 metroj
2/aprilo/2009
2
12,5 km
17
65 metroj
En konstruo
3
11 km
17
65 metroj
En konstruo
4
15 km
19
65 metroj
Projektita


Linio 1 redakti

La Linio 1 ankoraŭ ne estas fin-konstruita. La 95% el la tuta linio iras sub la urbo Sevilo, ekstere de la urbo la linio iras surface.



Linio 2 (projekto) redakti

La linio 2 komunikos la kvartalon Torreblanca kaj la modernan kvartalon kie okazis la universala ekspozicio de la jaro 1992, ĝi ankaŭ trapasos la centran parton de la urbo, ĉefe la trajn-stacidomon. Estontece ĉi tiu linio eĉ disponos pri konekto kun la flughaveno.



Linio 3 (projekto) redakti

La linio 3 konektos la kvartalon Pino Montano kaj Bermejales, estontece eĉ oni povus plilarĝigi ĝis la kvartalo Bellavista, tuj apud la vilaĝo Dos Hermanas.



Linio 4 (projekto) redakti

Ne temas pri fermita projekto, do ankoraŭ eblas gravaj modifoj en ĉi tiu linio. Verŝajne la respondeco de ĉi tiu 4-a linio apartenos ne al la aŭtonom-komunuma administracio sed ja al la sevila urbodomo.



Horaroj redakti

La metroo funkcias laŭ du malsimilaj horaroj, unu normala kaj la alia okaze de specialaj datoj.

Normala Horaro redakti

La fermo-horo temas pri la eliro de la lasta trajno.

NORMALA HORARO
Tago Malfermiĝo Lasta Vojaĝo
De Lundo ĝis Ĵaŭdo
6:30 h
23:00 h
Vendrede kaj Antaŭ Festo-tagoj
6:30 h
2:00 h
Sabate
7:30 h
2:00 h
Dimanĉe kaj Festo-tagoj
7:30 h
23:00 h
*Ĉi tiuj horaroj apartenas al la jaro 2009


Specialaj Horaroj redakti

Temas pri la horaroj dum la Pasko kaj Sevila Foiro.

SPECIALAJ HORAROJ
Dumpaske
Tago Malfermiĝo Lasta Vojaĝo
De Palmo-Dimanĉo
ĝis Paska Merkredo
7:30 h
2:00 h
Paska Ĵaŭdo
Tuttage (24 h)
Paska Vendredo
Ĝis la 2:00 h
Paska Sabato
7:30 h
2:00 h
Paska Dimanĉo
7:30 h
23:00 h
Aprila Foiro
Tago Malfermiĝo Lasta Vojaĝo
De Lundo ĝis Sabato
Tuttage (24 h)
Dimanĉe
Ĝis la 2:00 h
*Ĉi tiuj horaroj apartenas al la jaro 2009.


Prezo redakti

La prezo de la bileto de la Sevila Metroo dependas de diversaj faktoroj, kiel trapaso de urbaj zonoj kaj la nombro da vojaĝoj.

Zonoj redakti

Kiel okazas en aliaj transportiloj de la urbo la prezo de la bileto dependas de la nombro da zonoj tra kiuj okazas la vojaĝo, ankaŭ konata kiel saltos.

Nombro da Vojaĝoj redakti

La prezo estos malsimila se la vojaĝanto rajtas uzi nur la metroon kaj aliajn transportilojn, same se oni aĉetas nur unu bileton aŭ pliajn.

NUR METROAJ BILETOJ
Nombro da vojaĝoj 0 Salto 1 Salto 2 Saltoj
Ununura bileto
1,30 €
1,55 €
1,75 €
Ir- kaj Reven-Bileto
2,60 €
3,10 €
3,50 €
Turisma Bileto
4,50 €
Bonometro
0,80 €
1,15 €
1,35 €
*Ĉi tiuj prezoj apartenas al la jaro 2009.
BILETOJ POR LA METROO KAJ ALIAJ TRANSPORTILOJ
Nombro da Vojaĝoj 0 Salto 1 Salto 2 Saltoj
Transveturiĝa Bileto
0,80 €
1,15 €
1,35 €
*Ĉi tiuj prezoj apartenas al la jaro 2009.
**Ĉi tiu bileto eblas uzi malsimilaj transportiloj, kiel metroo + aŭtobuso.


Vojaĝ-Frekvenco redakti

Dum la unua fazo de la stariĝo de la linio 1 de la Metroo oni antaŭvidas, ke alvenos po unu trajno ĉiujn 4 aŭ 5 minutojn se labora horo aŭ ĉiujn 6 aŭ 7 minutojn se aliaj horoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti