Metroo en Prago
Oficiala emblemo de praga metroo
Oficiala emblemo de praga metroo
metroo
Ĝeneralaj informoj
Loko Prago
 Ĉeĥio
Transportsistema speco metroo
Komenco de trafiko 9-a de majo 1974
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 65,2 km
Nombro de linioj 3A B C
Nombro de stacioj 61
Aliaj informoj
Pasaĝeroj tage 1,6 miliono [1]
Meza rapido 80 km/h
vdr

Metroo en Prago estas la metroo de la urbo Prago, ĉefurbo de Ĉeĥio. La metrosistemo konsistas el tri metrolinioj, 57 metrostacioj (entute estas la longeco 59,3 kilometroj). Je plej multaj stacioj oni elmetroiĝas maldekstren, sed je kelkaj stacioj oni elmetroiĝas dekstren (tio estas anoncita antaŭ alveno en stacion). Plej multe da stacioj estas subteraj, nur kelkaj stacioj estas atingeblaj sen neceso uzi longan ŝtuparon aŭ lifton. De 57 metrostacioj 24 stacioj ne estas atingeblaj bone por uzantoj de rulseĝoj.

Historio redakti

Post la Dua Mondmilito, ĉesiĝis la konstrulaboroj pro la malriĉeco de la lando, malgraŭ la jam farita projekto je tri metrolinioj.

En la 1960-aj jaroj estis aprobita la ideo pri konstruado de subtera tramo kaj la 9-an de aŭgusto 1967 ekiĝis la konstruado de la unua metrostacio, Hlavní Nádraží. En la sama jaro la ĉeĥa registaro ŝanĝis la ideon kaj decidis konstrui veran metrosistemon, anstataŭ subtera tramo. Tiel, dum la unuaj jaroj, la konstruado daŭris dume la tuta projekto suferis gravajn ŝanĝiĝojn. La regula servo de la unua sekcio de la metrolinio C komenciĝis funkcii la 9-an de majo 1974 inter la metrostacio Sokolovská (nune Florenc) kaj la metrostacio Kačerov. La konstruado rapide akceliĝis. En 1978 inaŭguriĝis la unua sekcio de la linio A kaj finfine, la linio B malfermiĝis en 1985, formante triangulon kun tri punktoj de intersekco.

 
Plano de linioj de metroo en Prago

Linioj de metroo redakti

Linio A redakti

 
Metrostacio Hradčanská

Linio A havas en plano verdan koloron. Ĝi havas 17 staciojn, la longeco de tiu ĉi linio estas 10,995 km. Ĝi ofertas konekton de Nemocnice Motol al Depo Hostivař[1]. La graveco de tiu ĉi linio estas en konekto de Nacia muzeo (kaj samtempe ankaŭ Venceslaa Placo) al Praga burgo (haltejo Hradčanská). Survoje estas ankaŭ haltejo en Malgranda Kvartalo de Prago - Malostranská.

Linio B redakti

 
Metrostacio Rajská zahrada

Linio B havas en plano flavan koloron. Ĝi havas 24 staciojn, la longeco de tiu ĉi linio estas 25,704 km. Ĝi ofertas konekton de Černý Most (kie estas finstacio de multaj interregionaj buslinioj, de ĉi tie ekzemple forveturas busoj de Student Agency al Liberec) al Zličín[2]. Linio B estas unika linio de metroo pro trietaĝa haltejo Rajská zahrada. Du etaĝoj servas por metroo, la tria etaĝo servas kiel aĉetgalerio. La haltejo estis en jaro 1999 elektita kiel "Konstruaĵo de jaro 1999".[3]

Linio C redakti

 
Metrostacio Nádraží Holešovice, Linio C

Linio C havas en plano ruĝan koloron. Ĝi havas 20 staciojn, la longeco de tiu ĉi linio estas 22,4 km. Ĝi ofertas konekton de Letňany al Háje[4]. La graveco de tiu ĉi linio estas en rapida konekto de trajna ĉefstacidomo kaj stacidomo Holešovice. Pro tio, ke ĝis finstacio Letňany veturas nur malmulte da homoj, elektitaj konektoj finas jam en stacio Ládví.

Estonto redakti

En estonto planas Prago konstruon de nova linio D. La linio havos en plano bluan koloron. Ĝi havos sep aŭ naŭ staciojn: Depo Písnice, Písnice, Libuš, Nové Dvory, Nemocnice Krč, Nádraží Krč (Trajno), Olbrachtova, Pankrác (C), Náměstí Bratří Synků kaj Náměstí Míru (A). Kaj venanta plilongigo al Modřany. La linio devus bonigi trafikan nivelon en sudo de Prago.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti