Metropol Parasol, populare konata kiel La Fungoj de la Enkarniĝo temas pri ligna strukturo kun du kolonoj el betono kiuj gastigas la liftojn alirantaj la rigardejon situanta en la centra placo de la Enkarniĝo en la urbo Sevilo, Hispanio. Ĝiaj dimensioj estas 150 x 70 metroj kun alteco je 26 metroj, kaj estis la venkinta projekto de la malferma konkurso de la Urbodomo de Sevilo por entrepreni la rehabilitiĝon de la placo sur kiu ĝi troviĝas. La dizajnisto estis la germana arkitekto el Stutgarto, Jürgen Mayer.

Metropol Parasol
monumento [+]

LandoHispanio
RegionoAndaluzio
SituoSevilo
- koordinatoj37° 23′ 36″ N, 5° 59′ 31″ U (mapo)37.39325278-5.99188056Koordinatoj: 37° 23′ 36″ N, 5° 59′ 31″ U (mapo)

ArkitektoJürgen Mayer

Konstrutempo2005 - 2011

Metropol Parasol (Sevilo)
Metropol Parasol (Sevilo)
DEC
Metropol Parasol
Metropol Parasol
Lokigo de Sevilo en Hispanio
Map
Metropol Parasol

Vikimedia Komunejo:  Metropol Parasol [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Antiquarium, sub la Metropol Parasol.

La verkado ekiĝis la 26-an de junio 2005, kun tuta kosto de 50 milionoj da eŭroj, kaj ĝi travivis plurajn malfacilaĵojn ĝis 2010. Post superado de la malfacilaĵoj kaj plialtiĝinte la kostoj de la projekto ĝis 86 milionoj da eŭroj, ĝi estis inaŭgurita la 27an de marto 2011, post kiam la prezaltiĝo, aspekto kaj situo estigis fortan polemikon dum ĝia konstruado.

Ĉar ĝia strukturo tre similas al fungoj, la sevilanoj nomas ĝin La Fungoj de la Enkarniĝo. Ĝiaj instalejoj gastigas bazaron de lokaj komercistoj kaj restoraciojn, spektaklejon, rigardejon kaj la muzeon Antiquarium.

En januaro 2013, la spaco Metropol Parasol estis elektita, el inter la 335 kandidatiĝintaj projektoj, kiel unu el la kvin projektoj selektitaj de la Premio de Nuntempa Arkitekturo Mies van der Rohe, kiu estas atribuita ĉiun duan jaron de la Eŭropa Unio kaj la Fondaĵo Mies van der Rohe kaj ĝi aperis en pluraj artikoloj de ĵurnaloj internaciaj kiaj New York Times

La Supera Kortumo konfirmis la neleĝecon de pluraj artikoloj de la Ĝenerala Plano de Urba Reordigado de Sevilo, inter ili tiu kiu permesis la konstruadon de La Fungoj . Kelkaj sociaj movadoj por la protektado de la historiaj heredaĵoj petas ĝian detruadon surbaze de tiu neleĝeco.