Metropola Polico de Bonaero

La Metropola Polico de la Urbo de Bonaero estas la polico kiu dependas de la Aŭtonoma Urbo de Bonaero. Ĝi estis kreita per la Leĝo 2.894 de Publika Sekureco, sankciita per la Bonaera Parlamento la 28an de oktobro 2008.[1]

Metropola Polico de Bonaero
emblemo
registara organizaĵo pri aplikado de leĝo
Komenco 2008 vd
Fino 2017 vd
Poste Buenos Aires City Police vd
Lando(j) Argentino vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Oficiroj de la Metropola Polico.

La Metropola Polico kunhavigas la funkciojn de polico de sekureco en la Urbo de Bonaero kun la Argentina Federala Polico kaj, en la havena zono, kun la Argentina Ŝipa Prefektpolico.

La Metropola Polico eniris en aktiveco la 5an de februaro 2010. Ĝi estas bazita en la Metropola Polico de Londono.

Komenco de la aktivecoj redakti

 
Unua policejo de la Metropola Polico, lokita en la kvartalo de Saavedra.

La registaro ĉirkaŭkalkulis komence ke la Metropola Polico havas proksimume ĉirkaŭ 15.000 homojn, kaj devas komenci la aktivecojn la 1an de oktobro 2009.[2][3][4]

Organizo redakti

Strukturo redakti

 
Mauricio Macri apud kadetoj de la Metropola Polico.
 
Budo de la Metropola Polico en la Foiro de la Libro, 2013.

La strukturo estas formita de kvar areoj, ĉiu areo zorge de Ĝenerala Direktoro:[5]

  1. Sekureco
  2. Esploroj
  3. Scienco kaj Tekniko
  4. Administrado

Stabanaro de la Metropola Polico redakti

La Stabanaro Ĝenerala Polica organiziĝas en sola kategorio kiu havas la sekvajn gradojn:[6]

  1. Oficiro
  2. Majora Oficiro
  3. Subinspektoro
  4. Inspektoro
  5. Subkomisaro
  6. Komisaro
  7. Majora Komisaro
  8. Generala Komisaro
  9. Superintendento

Armilaro redakti

La metropolaj policistoj uzas pistolojn Beretta PX4 Storm kaj ĉasfusilojn Mossberg 500.

Uniformo redakti

La uniformoj de la Metropola Polico estas bazitaj sur tiuj de la Metropola Polico de Londono.

Edukado kaj trejnado redakti

La Metropola Policisto trejniĝas kaj kapabliĝas en la Supera Mezlernejo de Publika Sekureco. Ĉi tiu Mezlernejo dependas organike kaj funkcie de la Ministerio de Justeco kaj Sekureco de la Aŭtonoma Urbo de Bonaero kiu estras Guillermo Montenegro.[7]

Referencoj redakti

  1. Ley 2.894 CABA Creación de la Policía Metropolitana
  2. [1] Arkivigite je 2009-03-17 per la retarkivo Wayback Machine Clarín, 29 de octubre 2008
  3. Macri presentó su Plan de Seguridad Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine, Perfil, 17a de marto de 2008.
  4. Horacio Aizpeolea (18 de marzo de 2008).
  5. http://www.buenosaires.gov.ar/areas/seguridad_justicia/policia_metropolitana/estructura_organizacion.php?menu_id=29494 Retejo de la Gobierno de la Ciudad de Buenos Aires.
  6. «Artículo 17, Ley 2947, Estatuto del personal de la Policía Metropolitana» Arkivigite je 2010-03-16 per la retarkivo Wayback Machine.
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-16. Alirita 2015-10-18.

Eksteraj ligiloj redakti