Metropola regiono Hamburgo

La eŭropa metropola regiono Hamburgo estas unu el 11 metropolaj regionoj en Germanio. Ĝi ampleksas la federacian landon Hamburgo kaj partojn de la federaciaj landoj Ŝlesvigo-Holstinio kaj Malsupra Saksio.

Metropola regiono Hamburgo
Regiono
metropolitan region in Germany [+]

LandoGermanio
- koordinatoj53° 30′ 0″ N, 10° 0′ 0″ O (mapo)53.510Koordinatoj: 53° 30′ 0″ N, 10° 0′ 0″ O (mapo)


Metropola regiono Hamburgo (Tero)
Metropola regiono Hamburgo (Tero)
la metropola regiono Hamburgo

Metropola regiono Hamburgo (Germanio)
Metropola regiono Hamburgo (Germanio)
DEC
Metropola regiono Hamburgo
Metropola regiono Hamburgo

Map
Metropola regiono Hamburgo

En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Geografio redakti

La eŭropa metropola regiono Hamburgo ampleksas la federacian landon kaj hansan urbon Hamburgo, la distriktojn Cuxhaven, Harburg, Heidekreis, Lüchow-Dannenberg, Lüneburg, Rotenburg, Stade kaj Uelzen de la federacia lando Malsupra Saksio, la distriktojn Dithmarschen, Duklando Lauenburg, Orienta Holstinio, Pinneberg, Segeberg, Steinburg, Stormarn, plus la eksterdistriktajn urbojn Lubeko kaj Neumünster de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio kaj la eksterdistriktan urbon Schwerin plus la distriktojn Nordokcidenta Meklenburgo kaj Ludwigslust-Parchim de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio (la urbo Schwerin kaj la orienta parto de la distrikto Ludwigslust-Parchim, do la eksa distrikto Parchim, membriĝis nur la 1-an de januaro 2017). Entute la metropola regiono havas proksimume 5,3 milionojn da loĝantoj.

El inter tio, la "urbaro Hamburgo" aŭ "aglomeraĵo Hamburgo" (germane Agglomeration Hamburg) ampleksas la rekte kun la hansa urbo interplektitajn urbojn kaj komunumojn kaj havas proksimume 2,6 milionojn da loĝantoj.

La lasta ŝanĝo okazis, kiam komence de la jaro 2012 la traktato inter la (antaŭe tri, ekde tiam kvar) koncernaj federaciaj landoj pri financado de la metropolregiona kunlaboro estis ŝanĝata tiumaniere, ke ekde la 1-a de majo 2012 ankaŭ la teritorio de la eksa distrikto Ludwigslust, la distriktoj Nordokcidenta Meklenburgo kaj distrikto Orienta Holstinio, kaj la eksterdistriktaj urboj Neumünster kaj Lubeko ekapartenis al la regiono. Krome la nova nomo de la antaŭa distrikto Soltau-Fallingbostel, nun Heidekreis, dokumentiĝis.

Antaŭe, la hansa urbo Lubeko en Ŝlesvigo-Holstinio kaj la distriktoj Ludwigslust kaj Parchim (ekde septembro 2011 unuigita distrikto Ludwigslust-Parchim) en la najbara federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio) jam ekde la jaro 2003 estis kunlaboraj partneroj de la metropola regiono Hamburgo.

Historio redakti

Dum la jaro 1991 la senato de la libera kaj hansa urbo Hamburgo kaj la landaj registaroj de Malsupra Saksio kaj Ŝlesvigo-Holstinio interkonsentis pliintensigi la politikan kunlaboron en la regiono ĉirkaŭ la urbego Hamburgo. La forta ekonomia kresko de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento pro la spacomanko en la hansa urbo devigis unuflanke novajn entreprenojn serĉi sidejon en la zono ĉirkaŭ la kerna urbo, kaj aliflanke igis civitanojn kun laborposteno en hamburga aŭ apudhamburga entrepreno serĉi loĝejon en tiu apudurbega zono, tial ke pli kaj pli da homoj kaj da varoj intervojaĝis inter la kerna urbo kaj la ĉirkaŭa zono.

La intensa kunlaboro ekde tiam ne nur plibonigis la trafikajn vojojn, sed ankaŭ plifaciligis multajn administrajn paŝojn kaj helpis kunordigi la urboplanadon (kiom da lernejoj kaj infanĝardenoj kie, kiom da hospitaloj kaj sportaj instalaĵoj, kiom da maljunuloflegejoj kaj tiel plu).

Limoj al kaj kunlaboro kun najbaraj regionoj redakti

La urbo Hamburgo kaj la 18 ĉirkaŭaj distriktoj kaj 2 eksterdistriktaj urboj daŭre plibonigas komunajn projektojn, surbaze de regiona evolua koncepto, kiu reviziiĝas ĉiun kvinan jaron. La regiona entrepreno por publika transporto "Hamburger Verkehrsverbund" kunordigas la servon de busoj, trajnoj kaj tramoj kun unuecaj prezoj kaj biletoj en la regiono.

La regiono estis inter el la unuaj sep oficialaj eŭropaj metropolaj regionoj de Germanio: La aliaj estis Berlino-Brandenburgio, Munkeno, Nurenbergo, Rejno-Majno, Rejno-Ruhr, Stutgarto kaj Saksia Triangulo). Ekde la jaro 2005 en norda Germanio, proksime de Hamburgo aldoniĝis la metropolaj regionoj Bremeno-Oldenburgo kaj Hanovro-Braunschweig-Göttingen-Wolfsburg.

Pro densaj aŭtoŝoseaj, trajnaj kaj ŝipaj ligoj ekzistas forta konekto al la najbara metropola regiono Sundo, transnacia regiono el la urbaro ĉirkaŭ Kopenhago en Danio kaj Malmö en Svedio, kiu iniciiĝis pro la konstruo de la Sundoponto.

Limoj al la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo redakti

En Malsupra Saksio la limoj de la metropola regiono Hamburgo foje nomatas arbitraj. Ekzemple en la distrikto Rotenburg (Wümme), kiu situas rekte inter Hamburgo kaj Bremeno, iuj komunumoj pli orientiĝas al Bremeno kaj iuj pli al Hamburgo, kaj multaj unuopaj civitanoj orientiĝas laŭ personaj preferoj. La distrikto Cuxhaven iĝis membro en ambaŭ metropolaj regionoj, sen klara prefero.

Limoj al la metropola regiono Hanovro-Braunschweig-Göttingen-Wolfsburg redakti

La tre malurba distrikto Soltau-Fallingbostel de Malsupra Saksio apartenas kaj al la metropola regiono Hamburgo kaj al tiu de Hanovro-Braunschweig-Göttingen-Wolfsburg. Tie tamen relative klare eblas difini, kiuj partoj de la distrikto orientiĝas en kiun direkton, ĉar la areo de la norda, eksa distrikto Soltau tre interplektiĝas kun Hamburgo kaj la suda, eksa distrikto Fallingbostel interplektiĝas kun Hanovro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti