Metropola regiono Stutgarto

La metropola regiono Stutgarto - germane Metropolregion Stuttgart, ne miksenda kun la "regiono Stutgarto" - estas urbeca regiono en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ekde la jaro 1995 ĝi konsideriĝas metropola regiono de Eŭropo. En la regiono, kiu ampleksas areon de 15 400 kvadrataj kilometroj, laŭ la stato de 2008 vivis 5,29 milioinoj da loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de 343 homoj/km².

Metropola regiono Stutgarto
Regiono
metropolitan region in Germany [+]

LandoGermanio
Federaciaj landojBaden-Virtembergo
- koordinatoj48° 46′ 0″ N, 9° 10′ 0″ O (mapo)48.7666666666679.1666666666667Koordinatoj: 48° 46′ 0″ N, 9° 10′ 0″ O (mapo)

Areo15 400 km² (1 540 000 ha)

Loĝantaro5 290 000 (2008)
Denseco343,51 loĝ./km²

Metropola regiono Stutgarto (Tero)
Metropola regiono Stutgarto (Tero)
la metropola regiono Stutgarto helblua

Metropola regiono Stutgarto (Badenio-Virtembergo)
Metropola regiono Stutgarto (Badenio-Virtembergo)
DEC
Metropola regiono Stutgarto
Metropola regiono Stutgarto

Map
Metropola regiono Stutgarto

Vikimedia Komunejo:  Metropolregion Stuttgart [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Kompare plej grandaj urboj de tiu areo estas Stutgarto (Stuttgart), Heilbronn, Reutlingen, Esslingen am Neckar, Tübingen kaj Ludwigsburg.

La mapo bildigita dekstre skizas la koncernajn eksterdistriktajn urbojn kaj distriktojn de la metropola regiono. Tamen, ne el ĉiuj tie kolorigitaj distriktoj ĉiuj komunumoj apartenas al la regiono.