Metropola statistika regiono

En Usono, metropola statistika regiono (angle: Metropolitan statistical area, MSA) estas geografia regiono kun relative alta loĝdenso ĉe la kerno kaj intimaj ekonomiaj interrilatoj tra la tuta regiono. Tiaj regionoj estas laŭleĝe nek municipaj korporacioj kiel urbojurbetoj nek administraj unuoj kiel kantonoj aŭ apartaj distriktoj kiel subŝtatoj de Usono, do la preciza difino de tiaj metropolaj regionoj povas varii laŭ la fonto. Tipa metropola regiono centriĝas sur ununura urbego kiu aplikas grandan influon al la tuta regiono (ekzemple, NovjorkoFiladelfio). Tamen, kelkaj metropolaj regionoj enhavas pli ol unu urbegon, kie neniu ununura municipo altagrade superregas alian (ekzemple, la kunurbaĵoj de Dallas kaj Fort Worth en Teksaso — la tiel-nomita metroplekso; de Riverside kaj San Bernardino en Kalifornio; aŭ Mineapolo kaj Saint Paul en Minesoto. La difinon de “metropola statistika regiono” kreis la usona Oficejo pri administrado kaj buĝeto (angle: Office of Management and Budget, OMB) kaj uzas, por statistikaj celoj, la Usona Buroo de la Censo (angle: United States Bureau of the Census, USCB) kaj aliaj registaraj agentejoj.[1]

Notoj redakti

  1. Jim Nussle, "Update of Statistical Area Definitions and Guidance on Their Uses Arkivigite je 2010-11-04 per la retarkivo Wayback Machine", la 20-an de novembro 2008, Office of Management and Budget. paĝoj 1–2. alirita la 4-an de novembro 2010.