Metropola urbo Kaljaro

fakta provinco de Sardio kaj de Italio

La Metropola urbo Kaljaro, itale Città metropolitana di Cagliari, troviĝas en la regiono Sardio, en Italio. Ĝi estas unu el la kvin provincoj de la insulo. Ties situo estas en la plej sudo de la insulo, nome ĉirkaŭ la golfo de Kaljaro. La ĉefurbo estas la urbo Kaljaro mem, kiu estas ankaŭ la ĉefa urbo de la insulo.

Metropola Urbo Kaljaro
metropola urbo de Italio • Regionoj kaj provincoj de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono: Sardio
Kodo laŭ ISO 3166-2: CA
Areo: 1 248 km² (2018)
Ĉefurbo: Kaljaro
Loĝantaro: 430 656 (2018)
Loĝdenso: 345 loĝ./km²
Kvanto de komunumoj: 17 (2018)
Poŝtkodo: 09121-09134 (Kaljaro), 09012, 09018, 09028, 09032-09033, 09042, 09044-09045, 09047-09048, 09050, 09060, 09067-09069
Kodo laŭ ISTAT: 292 (2018)
Telefona prefikso: 070
Retpaĝo: http://www.cittametropolitanacagliari.it/
Mapo
Mapo
vdr

Fondita la 4-an de februaro 2016, ĝi de 2016 ĝis 2021 havis nur malpli ol trionon de la areo de la antaŭa provinco Kaljaro - 1 248 anstataŭ antaŭe 4 596 kvadrataj kilometroj - kaj disdonis multajn komunumojn al la ĉirkaŭaj procincoj. Sed per nova administra reforno ĝi en 2021 rericevis multajn komunumojn de la tiam malfondita pli norda provinco Sud-Sardio.

  Regionoj kaj provincoj de Italio
    → Provincoj de Sardio

Flago de Italio Flago de Sardio

CA Kaljaro - NU Nuoro - OR Oristano - SS Sassari - SU Sud-Sardio