Metropolito en hierarĥiaj kristanaj eklezioj estas "supera episkopo ranganta inter episkopoj kaj la patriarko".[1]

Laŭ eklezio redakti

En la katolika eklezio, metropolito estas ĉefepiskopo kiu superrigardas la ceterajn episkopojn de provinco, liajn sufraganojn.[1]

En la latina Eklezio, apartenas al metropolito atenti pri la zorga observo de la kredo kaj de la eklezia disĉiplino en la sufraganaj diocezoj kaj informi la roman episkopon de eventualaj mankoj. Se en vaka sufragana episkopujo oni neglektas elekti diocezan administranton, lin nomas la metropolito.[2] En la orientaj katolikaj eklezioj, la metropolitoj havas pligrandan aŭtoritaton. Iuj estras tutajn proprajurajn ekleziojn, aliaj nur provincojn de patriarkaj eklezioj. Ĉiujn oni mencias pernome en la liturgio de la sufraganaj eparĥioj.[3]

En la ortodoksa eklezio, la signifo varias:

  • En grekaj eklezioj, "metropolito" estas titolo, kiun povas havi eĉ ĉiuj episkopoj de la eklezio kiuj regas aktivajn eparĥijon, dum la titularaj episkopoj ne havas ĝin,[4] Tiaj metropolitoj ne havas sufraganojn. En grekaj eklezioj povas ekzisti ĉefepiskopoj: tiuj havas primasan prezidrajton rilate al la aliaj episkopoj, kiel en la Eklezio de Grekio, la Greka Ortodoksa Ĉefdiocezo de Ameriko, kaj la Kipra Ortodoksa Eklezio. Unu tia grekortodoksa ĉefepiskopo estis Makarios la 3-a (Kipro).
  • En slavaj eklezioj, "ĉefepiskopo" estas nur honora titolo donita al iuj episkopoj kiuj dependas de metropolitoj

La orientaj ortodoksaj eklezioj similas tiurilate al la slavaj ortodoksaj eklezioj.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Plena Ilustrita Vortaro
  2. Kodo de Kanona Juro, kanono 436 §1
  3. Kodo de la kanonoj de la orientaj Eklezioj, kanonoj 133-139, 155-173
  4. Por ekzemplo, vedu liston de metropolitoj kaj episkopoj de la Eklezio de Grekio.