Mezőkomárom
Mezőkomárom (mezOkomArom) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Enying. Mező estas hungare: kampo, komarom slave moskitejo.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Mezőkomárom situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, ĉe maldekstra bordo de Sió, transe estas Szabadhídvég, inter la du vilaĝoj estas voja kaj neuzita fervoja pontoj. Enying troviĝas 17, Székesfehérvár 54, Dunaújváros 61, Budapeŝto 114 km.
Historio redakti
La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko kaj ferepoko, poste romianoj alvenis. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Familio Batthyány (batjAnji) refondis la setlejon, ekde 1757 Mezőkomárom estis kampurbo.
Famuloj redakti
En Mezőkomárom naskiĝis Géza Entz (biologo), Ferenc Varga (bestkuracisto) kaj József Szabó (katolika episkopo).