Meza Hungario

statistika regiono de Hungario

Meza Hungario, origine hungare Közép-Magyarország estas unu el la 7 regionoj de Hungario. Komence de 2019 en la statistika regiono vivis 2 925 500 loĝantoj[1] sur areo de 6 919 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 423 loĝantoj/km².

Meza Hungario
regiono de nivelo NUTS 1 • regiono de Hungario • administra teritoria unuo [+]

LandoHungario

ĈefurboBudapeŝto
- koordinatoj47° 28′ 19″ N, 19° 3′ 1″ O (mapo)47.47194444444419.050277777778Koordinatoj: 47° 28′ 19″ N, 19° 3′ 1″ O (mapo)
Plej alta punktoCsóványos [+]
Areo6 919 km² (691 900 ha) [+]

Loĝantaro2 925 500 [+] (1-a de januaro 2019)
Denseco422,82 loĝ./km² [+] [+]

Meza Hungario (Hungario)
Meza Hungario (Hungario)
DEC
Meza Hungario
Meza Hungario

Map
Meza Hungario
Vikimedia Komunejo:  Central Hungary [+]
vdr

Geografio redakti

Regiono Meza Hungario situas en la norda kaj meza partoj de la lando. Ĝi konsistas nur el departemento Pest, en kiu situas la ĉefurbo Budapeŝto havanta plenajn departementajn rajtojn. Ĉefurbo, samtempe la plej granda urbo estas nature Budapeŝto. Aliaj pli gravaj urboj estas Érd, Dunakeszi kaj Cegléd. La teritorio konsistas el montaroj, montoj, montetaro kaj ebenaĵo. Danubo trafluas la regionon.

Historio redakti

La regionoj (pli frue nekonataj en Hungario) estis kreitaj post la aliĝo de Eŭropa Unio. Ĝi estis postulo, sed ankaŭ nun la regionoj havas rolojn nur en la statistiko. Tiu landoparto estas la plej grava regiono de la lando. Ĝi elstaras laŭ industrio, fremdultrafiko, kulturo. Escepte la militajn tempojn la ĉefurbo estis en tiu regiono (ankaŭ Buda kaj Visegrád).

 

Meza
Hungario

Trafiko redakti

Budapeŝto estas trafika centro de aŭtovojoj kaj trajnoj, ĉi tie funkcias preskaŭ la unusola internacia flughaveno, la haveno akceptas ankaŭ marajn ŝipojn.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti