Mezatlantika dorso

La tre longe etendiĝanta mezatlantika dorso estas submara montaro en la Atlantiko. Ĝi estas la plej longa dorso de la mezoceana dorsa sistemo, kaj la plej longa montoĉeno de la Tero (longo: 45.000 km).

Prezento de Mezatlantika dorso, la ruĝa koloro signifas pli junajn rokaĵojn

Geografio redakti

La S-forma dorso sekvas la ocenanon mezlinion kaj etendiĝas de la Gakkel-dorso en la Arkta oceano ĝis la Buvet-Insulo ĉe rando de la Atlantika-Hinda sudpolusa baseno antaŭ la Antarkto. Ĝi dividas tiel la Atlantikon je okcidenta kaj orienta duonoj. Ĉe la ekvatoro, ĝin dividas la 7.730 metrojn profunda Romanĉ-tranĉo je Nord- kaj Sudatlantika dorsoj.

La montokresto de la Mezatlantika dorso situas averaĝe 1.500 ĝis 3.000 metrojn sub la akvosurfaco.

Insuloj redakti

La partoj de la dorso, kiuj superas la marsurfacon formas insulojn:

Norda hemisfero
  1. Jan Mayen (Norvegio)
  2. Islando
  3. Azoroj (Portugalio)
  4. Rokaĵo Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo (Brazilio)
Suda hemisfero
  1. Ascension
  2. Tristan da Cunha
  3. Gough-insulo
  4. Buvet-insulo (Norvegio)