Mezepoka literaturo

La okcidenta mezepoka literaturo estis markata de la apartigo de la socio en du mondojn: la eklezia medio kaj la laika medio. La eklezia medio elstariĝis per la verkado de historiaĵoj en la latina kronikoj. Tiu laika strukturiĝis baze ĉirkaŭ tri ĉefaj aksoj : la landa tradicio de ĉiu popolo, la kelta popola tradicio de la artura ciklo kaj la kortega tradicio. Ĉiu popolo kreis mitojn pri la figuro de siaj herooj kaj tiel naskiĝis la eposoj kiuj estis recitataj de la menestreloj. La plej gravaj estis en okcidenta Eŭropo: Beowulf en la Anglosaksa, Kanto de Rolando en la franca kaj Poemo de mia Cido en la hispana. La artura tradicio estis definitive fiksita de Chrétien de Troyes en siaj verkoj. La kortega tradicio literatura disvolviĝis unue en Okcitanio en la lingvo provenca de la trobadoroj, kiujn imitis la truveroj en Francio kaj en ĉiuj eŭropaj landoj; en la galeg-portugala ekestis la Kantigoj kiuj alprenis la diversajn trobadorajn ĝenrojn kaj kreis aliajn. La kastiliaj reĝoj ankaŭ verkis en la galeg-portugala. Sub la influo de la trobadoroj naskiĝis en Germanio la "Minnesang" -Amkanto-. En Katalunio kaj Italio oni verkis poezie en la okcitana, ĝis la apero de Ausias March kaj de la Sicilia Skolo, respektive.

Mezepokaj beletraj ĝenroj redakti

Historio, periodoj redakti

Listo de aŭtoroj redakti

Listo de verkoj redakti



Eksteraj ligiloj redakti