La termino mezepoka milito estas uzata por tipo de milito okazinta en la historia periodo de la Mezepoko, difinita de la karakteroj propraj de la tipo de konfliktoj okazintaj tiuepoke, bazitaj sur la kontrolo de la fortikaĵoj. La tradicia rigardo al la eŭropaj militoj de la Mezepoko konsistis je bildo en kiu la kavaliroj estas la kontrolantoj de la batalkampo. Laŭ tiu konsidero, la kavaliroj atakis kontraŭ la kamparana infanterio, dum iliaj servistoj helpis por apogo. Laŭ tiu versio, la povo de la kirasitaj rajdantoj estus fininta kiam la infanterio, pere de pafarmiloj kaj la teknikoj de kompaktaj formacioj de soldatoj armitaj per pikolancoj kaj halabardoj, rekuperis sian povon en la batalo. Tiu vido, nutrita de la arto kaj kronikoj de la epoko, montris la nobelojn batale surĉevale ignorante la popolanojn kaj kamparanojn kiuj luktis piede. Tio ĉio montriĝis falsa, ĉar la trupoj de infanterio estis grava parto de la mezepokaj armeoj. Tiuj trupoj luktis unuj kontraŭ aliaj korpe kontraŭkorpe foje kiel trupoj de artilerio (per arkoj, arbalestoj kaj poste per pafiloj). La infanterio ludis gravan rolon en la sieĝoj kontraŭ fortikaĵoj.

La Batalo de Azincourt (1415). La bataloj kampaj ne estas kutimaj en la mezepoka milito, ĉar, kiel ĉe Azincourt, rezultis en la detruo de la malvenkita armeo.

La mezepokaj militoj resumiĝas en sieĝoj kaj elĉerpigaj militoj. Tiu lasta variaĵo, konsistanta en operacoj de rabado celantaj al la malfortigo kaj politika malstabiligo de la rivaloj, militakiroj, liverado al trupoj ktp. La kontraŭstaroj inter armeoj en malferma batalkampo estis maloftaj. Plej oftis la manovroj por konkeri kastelojn kaj urbojn, dum oni evitis batalojn kiuj rezultas en altaj homperdoj. Kelkaj reĝoj eĉ malpermesis, ke iliaj armeoj entreprenu batalojn kiuj iĝis homperdaj.[1] En la malmultaj okazoj en kiu eblis kampobatalo, estis probable, ke la venkon atingu la partio kiu faris pli bonan uzadon de la ĉefaj komponantoj de la mezepoka armeo: nome la truparo de infanterio, la kavalerio kaj la arkopafistoj kun la primitiva artilerio. Aliaj gravaj faktoroj estis la moralo, la estrecforto, la disciplinemo kaj la taktiko, same kiel la kono de la tereno.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Contamine, Ph.:La Guerra en la Edad Media, Labor, Barcelona, 1984, p. 286.

Bibliografio redakti