La Mezgranda merĝo (Mergus serrator) estas birdospecio el familio de Anasedoj (Anatidae), ordo de Anseroformaj, kaj genro de merĝoj, kiu karakteras pro longa denteca beko taŭga por kapti fiŝojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mezgranda merĝo
masklo, Usono
masklo, Usono
ino, Svisio
ino, Svisio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Mergus
Specio: M. serrator
Mergus serrator
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Taksonomio redakti

    La Mezgranda merĝo estis unu el multaj birdoj priskribitaj de Linnaeus en sia verko de la 18a jarcento nome Systema Naturae.[1]

    La latina scienca nomo Mergus serrator aludas per la genra vorto al kapablo merĝi, per la specia termino serrator (segilisto) al la segilecaj "dentoj" de la beko.

    Distribuado redakti

    Ĝi nestas en Gronlando, Islando, en la Brita Insularo, en norda parto de Eŭropo kaj Azio ĝis Kamĉatko, nordorienta Ĉinio, norda Japanio, kaj en meza parto de norda Nordameriko ĝis sude de Grandaj Lagoj. Ĝi migras vintre pli suden kaj restas generale ĉe la marbordoj aŭ en proksimo de lagoj, riveroj. Ili vintras ĉe la marbordoj de Atlantiko kaj Pacifiko de Nordameriko, areoj de centra Eŭropo kaj Mediteraneo, la Nigra Maro, sude de la Kaspia Maro, suda marbordoj de Irano kaj Pakistano, la orienta marbordo de Ĉinio, kaj la marbordoj de Koreio kaj Japanio.

    Aspekto redakti

     
    Masklo
     
    Femalo

    Ĝi longas 51–62 cm, havas enverguron de 70–86 cm, pezas 900-1350 gr.[2] Ĝi havas pintecan kreston kaj longegan, pintan, ruĝan bekon, kun segilecaj "dentoj" borde, konvenan por kapto de glitaj fiŝoj (5–15 cm). La kruroj estas ruĝaj. Temas pri specio kun klara seksa duformismo.

    La masklo havas malhelan kapon kun malhelverda nuanco, blankan kolumon, helbrunecan al sablokoloran bruston kun malhela vertikala makuleteco, nigran dorson, kaj blankecajn subajn partojn kun helgrizaj flankoj (fajnega strieco). Inter la sablobruneca brusto, la subaj blankaĵoj kaj la nigra dorso estas ankaŭ nigreca areo kun blankaj makuloj. Dumfluge videblas malhelaj flugoplumoj kaj blankaj duarangaj dividitaj de du nigraj fajnaj strioj, kiuj videblas rimarkinde ankaŭ dumnaĝe kaj ĉefe dumplonĝe.[3] La masklo en eklipsa plumaro estas simila al ino (kapo ruĝecbruna kaj grizeca korpo), perdinte siajn kolorajn markojn (malhelverda kaponuanco, blanka kolumo, makuleteca brusto ktp) kaj konservas malhelan dorson kun blanka flugilmakulo.[3]

    Inoj havas ruĝecbrunan kapon kun pli mallonga kresto kaj grizecan korpon; ŝia beko estas eĉ pli fajna ol tiu de la masklo ĉefe ĉe bazo. La junulo estas kiel ino, sed ne havas la blankan kolumon kaj havas pli malgrandan blankan flugilmakulon.

    Ĝenerale tiu specio estas simila al la plej proksima parenco, nome la Granda merĝo, sed tiu, kiel ties nomo sugestas, estas pli granda kaj havas pli fortikan bekobazon; krome ties bekopinto estas pli hokeca kaj subenkurba, anstataŭ rekta kaj iome suprena kiel tiu de la Mezgranda merĝo, kiu krome havas riĝajn irisojn, dum la Granda malhelajn. La masklo de la Granda merĝo havas multe pli fortikajn kapon kaj kolon, sed ne havas la kolorajn areojn de la Mezgranda merĝo en brusto kaj flankoj, dum la ino de la Granda merĝo havas pli malhelan kapon kun pli kontrasta blanka mentono.[3]

    Voĉo redakti

    La alvoko de la ino estas aspra prrak prrak, dum la masklo elsendas mildan memmontran alvokon kvazaŭ singultan kaj ternecan.

    Kutimaro redakti

     
    Paro
     
    Mergus serrator - MHNT

    Oni sugestis, ke temas pri la plej rapida birdo fluganta, kaj atingas rapidojn de 161 km/h,[4][5] sed oni disputas, ĉu la Pintvosta apuso estas pli rapida, nome ĝis 170 km/h.[6]

    Tiu specio estas tute migranta, sed ĉe moderklimataj regionoj ĝi nur entreprenas mallongdistancajn movojn al proksimaj marbordoj aŭ restas ĉe la reproduktejaj akvoj la tutan jaron.

    Ĝi bone naĝas kaj merĝas profunden. Ili manĝas ĉefe malgrandajn fiŝojn, sed ankaŭ akvajn insektojn, krustulojn (salikokoj), kaj ranojn. Sed ankaŭ plantomaterialon kaj malgrandajn akvajn senvertebrulojn, vermojn, larvojn krp.

    La reprodukta sezono estas el aprilo aŭ majo (poste en nordaj populacioj); tio okazas en izolaj paroj aŭ kolonioj en insuloj aŭ malgrandaj insuletoj, kie plenkreskuloj ofte ariĝas en grupoj strande kiam ili ne estas ĉeneste. Per memmontra ceremonio la maskloj konkurencas naĝante rapide kaj kaŭrece post la ino, poste etendas siajn kapon kaj kolon supren kaj poste enmetas la antaŭan bordon enakve. Tiu specio nestas en akvoproksimaj kavoj, aŭ aliaj ŝirmaj lokoj inter rokoj aŭ sub arbustoj surgrunde kaj ĉe akvo kaj remburas la neston per lanugo. Maskloj lasas la reproduktejojn en junio por plumoŝanĝi en malgrandaj grupoj laŭlonge de marbordo, ofte je konsiderinda distanco el la reproduktaj areoj (kvankam ne estas registroj de grandaj migradoj al komunaj plumoŝnaĝejoj). La ino kovas 7-14 ovojn dum 26-35 tagoj. La frumaturaj idoj sendependiĝas post 60 tagoj. Ties reprodukta habitato estas nesalakvaj lagoj kaj riveroj tra norda Nordameriko, Gronlando, Eŭropo, kaj Azio. Ili estas migrantaj kaj multaj nordaj reproduktuloj vintrumas en marbordaj akvoj pli sude. Dum aŭtuna migrado aroj povas atingi pli da cento.

    Konservado redakti

    La Mezgranda merĝo estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA).

    Notoj redakti

    1. Linnaeus, Carl. (1758) Systema naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis. Tomus I. Editio decima, reformata (latine). Holmiae. (Laurentii Salvii).
    2. Jonsson, Lars. (1992) Birds of Europe with North Africa and the MIddle East. Princeton University Press, p. 118. ISBN 0-691-03326-9.
    3. 3,0 3,1 3,2 Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010, paĝoj 44 kaj 45.
    4. Amazing Bird Records. Arkivita el la originalo je 2017-06-20. Alirita 2012-01-30.
    5. Tabelo de diversaj plej rpaidaj flugantoj. Konsultita la 10an de junio 2009
    6. The world's fastest birds Konsultita la 10an de junio 2009

    Referencoj redakti

    • Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983.
    • Lars Svensson, Guía de aves. España, Europa y región mediterránea, Omega, Barcelona, 2010.

    Eksteraj ligiloj redakti