Mezopotamiaj Marĉoj

La Mesopotamiaj Marĉoj estas humideja regiona areo situanta en suda Irako kaj parte en sudokcidenta Irano. Historie la marĉoj, plejparte komponitaj de la apartaj sed apudaj Centraj Marĉoj, Hawizeh kaj Hammar, kiu estis la plej granda humideja ekosistemo de okcidenta Eŭrazio. Ĝi estas malofta akveca pejzaĝo en la dezerto, disponigante vivejon por la Marĉaj araboj kaj por gravaj populacioj de faŭno. Drenado de partoj de la marĉoj komenciĝis en la 1950-aj jaroj kaj daŭre tra la 1970-aj jaroj por repreni terojn por agrikulturo kaj naftoprospektado. Tamen, en la finaj 1980-aj jaroj kaj 1990-aj jaroj, dum prezidanteco de Saddam Hussein, tiu laboro estis vastigita kaj akcelita por elmeti ŝijaistojn el la marĉoj. Antaŭ 2003, la marĉoj estis drenitaj je 10% el ilia origina grandeco.[1] Post la falo de la reĝimo de Saddam en 2003, la marĉoj parte renormaliĝis sed arida periodo kune kun kontraŭflua digokonstruo kaj aliaj operacioj en Turkio, Sirio kaj Irano malhelpis la procezon.[2]

Mesopotamian Marshes 2000-2009

Notoj redakti

  1. CURTIS J. RICHARDSON AND NAJAH A. HUSSAIN (June 2006) Restoring the Garden of Eden: An Ecological Assessment of the Marshes of Iraq. www.biosciencemag.org.
  2. Muir, Jim. Iraq marshes face grave new threat. BBC News (2009-02-24). Alirita 2010-08-07.

Vidu ankaŭ redakti