Mezorienta kuirarto

Mezorienta kuirarto estas la kuirarto de diversaj landoj kaj popoloj de Mezoriento. La kuirarto de la regiono estas diversa ene de homogena grado. Ĝi inkluzivas arabajn, iranajn/persajn, israelajn/judajn, asiriajn, kurdajn, kiprajn kaj turkajn kuirartojn. En 2017, multaj mezorientaj kuirartoj estis asertitaj de multaj fontoj kiel unu el la plej popularaj kaj plej rapide kreskantaj etnaj kuirartoj en Usono. Iuj kutime uzataj ingrediencoj estas olivoj kaj olivoleo, pita pano, mielo, sezamaj semoj, daktiloj, sumako, kikeroj, mento, rizo kaj petroselo. Kelkaj popularaj pladoj estas kebabo, dolmo, falafelo, baklavo, jogurto, doner kebab, ŝaŭarmo kaj muluĥijo.

Humuso, estas levantena kaj egipta plado farita el kikeroj, sezampasto kun spicoj
Manĝaĵoj el Jerusalemo kiuj konsustas el falafelo, humuso, kaj salato
Tahĉin, en Irana kuirarto: rizkuko

Mezoriento inkluzivas la regionon antaŭe nomatan "Fekunda duonluno" (tero inter la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato - Sumero, Akada Imperio, Asirio kaj Babilonio), kie tritiko unue estis kultivita, sekvita de hordeo, pistakoj, figoj, granatoj, daktiloj kaj aliaj regionaj bazmanĝaĵoj. Fermentado ankaŭ malkovriĝis ĉi tie por fermenta pano kaj biero en Mezopotamio, kaj la plej fruaj skribitaj receptoj ankaŭ venas de tiu regiono.

Kiel vojkruciĝo inter Eŭropo, Azio, Kaŭkazio kaj Nordafriko, ĉi tiu areo estis delonge centro de kuirarto kaj recepta interŝanĝejo. Dum la unua Persa Imperio (proksimume 550-330 a.K), la fundamento estis metita por moderna Mezorienta kuirarto kiam rizo, kortobirdoj kaj diversaj fruktoj estis integritaj en la lokaj dietoj. Figoj, daktiloj kaj nuksoj estis alportitaj de komercistoj al konkeritaj landoj, kaj spicoj estis alportitaj reen de la Oriento.

La areo ankaŭ estis influita de ravioloj de mongolaj invadantoj; kurkumo, kumino, ajlo kaj aliaj spicoj el Barato; kariofilo, pipro kaj pinsemoj el Moluko; okro el Afriko; kaj tomatoj el la Nova Mondo. Religio ankaŭ influis la kuirarton; nek judoj nek islamanoj manĝas porkaĵon, iĝante ŝafidaĵo primara viando. Kvankam la Korano malpermesas alkoholon, vinon kaj aliajn trinkaĵojn, ili estas tamen, produktataj de landoj kiaj Libano, kie vinberujoj kaj ties vinoj gajnis internacian famon. Antaŭ ĝia islama reĝimo, Irano ankaŭ estis konata pro la vino. Alia fama mezorienta trinkaĵo estas arako. Al-Maza estas la ĉefa bierfarejo de Libano, kiu iam estis ankaŭ la sola fabriko de biero de Mezoriento. Libano ĉiam estis bone konata en la regiono pro la vinoj kaj arako, tial ĝi estas escepto kiam temas pri manko de alkoholo en la regiono.

Sub la Otomana Imperio, dolĉaj bakaĵoj el maldika tavolo kaj densa kafo estis alportitaj al la areo.

Vidu ankaŭ redakti