Mezzegra

loĝloko kaj eksa komunumo de Italio

Mezzegra estas loĝloko kaj eksa komunumo de Italio, kiu ekde februaro 2014 apartenas al nova komunumo Tremezzina. Fine de 2013 en la tiama komunumo vivis 1 037 loĝantoj. Ĝi apartenas al la itala regiono Lombardio kaj al la provinco Como. En la komunuma parto Giulino di Mezzegra la 28-an de aprilo 1945 mortis Benito Mussolini: Dum li provis fuĝi al Svislando, li estis kaptita de italaj partizanoj, kiuj, post mallonga proceso mortpafis lin.

Mezzegra
Mezzegra
komunumo de Italio • eksa komunumo en Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Lombardio
Provinco CO Como
Geografia situo 45° 59′ N, 9° 12′ O (mapo)45.9833333333339.2Koordinatoj: 45° 59′ N, 9° 12′ O (mapo)
Alto super marnivelo 206 [+] m
Areo 3 km²
Loĝantaro 1037 (2013)
Loĝdenso 311 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Grandola ed Uniti, Lenno, Tremezzo (2013)
Patrono Abondio de Como
Festa tago 31-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj mezzegresi
Poŝtkodo 22010
Imposta kodo F181
Kodo laŭ ISTAT 013148
Telefona prefikso 0344
Retpaĝo turisma retejo pri la komunumo
Loko en mapo
vdr