Mfekaneo (de la zulua vorto mfecane "dissemiĝo") aŭ Difakaneo (de sesota vorto kun la sama signifo) estas termino, per kiu oni nomas gravajn eventojn en la historio de Suda Afriko. En la jaroj 1815-1835 okazis disvastiĝo de la teritorio, kiun regis zuluoj gvide de Ŝakao. Venantaj zuluoj elpuŝis el multaj lokoj la etnojn, antaŭe tie loĝintajn, kiuj foriris, detruante ĉion laŭ sia vojo, al la nunaj Malavio (ngonioj), Zimbabvo (ndebeleoj) kaj Lesoto (sotoj).

Ŝakao, la unuiginto de la zuluaj popoloj. La sola dumviva portreto

La ekonomia bazo de tiuj okazaĵoj estis i. a. alporto de maizo al portugala kolonio Mozambiko. Pli efika agrikulturo permesis liberigi pli da homoj por lokaj armeoj. Samtempe kreskigo de maizo postulis pli da akvo por irigado, kio kaŭzis pli streĉan konkuradon pri tiu relative malofta en la regiono resurso.


Eksteraj ligiloj redakti