Miĥaelo Kohlhaas (germane, Michael Kohlhaas) estas novelo de Heinrich von Kleist. Unuaj fragmentoj aperis en la Phöbus-artikoloj de Kleist de 1808. Komplete estis ĝi eldonita en 1810.

Michael Kohlhaas
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Heinrich von Kleist
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1810
Ĝenro novelo
Loko de rakonto Germanio
vdr

La rakonto okazas meze de la 16a jarcento kaj temas pri la ĉevalvendisto Michael Kohlhaas, kiu pro maljusteco farita al li, faras al si justecon agante tiel laŭ la devizo: „Fiat iustitia, et pereat mundus“ (eo.: „Okazu justeco, eĉ se la mondo pereas“). Ernst Bloch alnomis pro tio Miĥaelon Kohlhaas la „Don Kiĥoto de la rigora civita moralo“.[1]

Roluloj redakti

  • Miĥaelo Kohlhaas
  • Elisabeth Kohlhaas
  • Nagelschmidt
  • Rabbando
  • Marteno Lutero
  • Heinrich von Geusau
  • Grafo Wrede
  • Wenzel von Tronka
  • Hinz kaj Kunz von Tronka, familianoj de Wenzel von Tronka
  • Princo-elektisto de Brandenburg
  • Princo-elektisto de Saksio
  • Ciganino
  • Aliuloj

Kunteksto redakti

Politika kunteksto redakti

En 1800 gravis la eksteraj fiaskoj (militaj venkoj kontraŭ Napoleono) kaj internaj sintenoj (konduto de la germanaj princoj rilate al Napoleono) rezultantaj je malkontenteco en Prusio. Kleist staris decide kontraŭ Francio, li volis reformojn. „Kohlhaas vivis tiam, kiam la absolutisma ŝtato ekestas, tamen tiam samtempe la leĝa mezepoka pensmaniero ankoraŭ ne malaperis. En absolutismo ne estas loko por memhelpo. Tio malsamas al leĝaro mezepoka. La mezepoka Saksa Spegulo esprimis ne nur la rajton, sed ankaŭ la devigon de ĉiuj, rifuti la maljustecojn faritaj de de la potenculoj. El ĉi tiu vidpunkto eblas diri, ke en la verko luktigas Kleist mezepokajn kontraŭ fruabsolutismajn justecideojn.“ [2]

La historia Kohlhaas redakti

 
Hans Kohlhase (19-jarcenta bildo)
Ĉefartikolo: Hans Kohlhase

Heinrich von Kleist prilaboras la historion de Hans Kohlhase en la novelo Michael Kohlhaas.

Aktualeco redakti

Michael Kohlhaas kunportas opoziciajn dilemojn, kiuj eĉ hodiaŭ ekzistas:

  • Utopio kontraŭ realeco
  • Libereco subpremo de la potenculoj
  • Disigo de povoj kontraŭ absolutismo
  • Moralo kontraŭ fia konduto
  • Krimo kontraŭ memjusteco (preni la leĝon en siajn proprajn manojn)
  • Malaltaj sociaj klasoj kontraŭ influaj klasoj
  • Socia tasko de la Ŝtato kontraŭ misuzo de aŭtoritato fare de la ŝtatoficistoj
  • Justecdevigo kaj justeclibero.

Enhavo redakti

 
Person-alsinteno de Michael Kohlhaas

La en Brandenburgo vivanta ĉevalvendisto Michael Kohlhaas rajdas per paro da ĉevaloj al Saksio. Survoje estas li tamen haltigita en la burgo de la nobelulo Wenzel von Tronka per la despota postulo pri paspermesilo. Post kiam Kohlhaas en Dresdeno konstatas, ke tia paspermesilo ne ekzistas, ekscias li je reveno, ke siaj du ĉevaloj lasitaj kiel garantiaĵo maldikiĝis pro uzo en peza laboro en la kampoj kaj tiel fariĝis senvaloraj.

Kontraŭ tiu maljustaĵo prezentas Kohlhaas ĉe elektoprinco de Saksio plendon, sed ĝi estas malakceptita pro influo de la familio von Tronka; pliaj penoj de Kohlhaas cele esti aŭdata, finas je la morto de sia edzino, perfortita de gvardisto.

Seniluziĝinta pri tio, ke li ne spertas laŭ la leĝa maniero justecon, komencas Kohlhaas, post la maldolĉa perdo de sia edzino, venĝon kontraŭ la junkro Wenzel von Tronka. Li atakas Trokenburgon kaj mortigas ĉiujn loĝantojn. La junkron mem, kiu estis la sola eskapinto, li postkuras per kreskantaj armeecaj hordoj, unue ĝis la monaĥejo Erlabrunn, kaj fine ĝis la lutereca Wittenberg, kiun li forbruligas plurfoje.

Laŭ famo atingas Kohlhaas fine Lepsikon, kiun li ankaŭ bruligas. Post tio li konversacias kun Marteno Lutero, kiun Kohlhaas publike kondamnis antaŭe; tamen post kiam li priskribas sian situacion al li, akiras Lutero per petego por Kohlhaas paspermesilon al Dresdeno, por povi la plendon denove alporti al justeco.

En Dresdeno, Kohlhaas restas netuŝita sub la protekto de sia paspermesilo. Dume, kolektitaj disaj restoj de lia armeo amasiĝis kaj rabadis tra la lando. Ilia ĉefo estis Johann Nagelschmidt, kiu ŝajnigis esti la konfidenculo kaj la reganto de Kohlhaas. Fakte, lin Kohlhaas volis vidi pendumita pro liaj diversaj teruraĵoj. Nur la maldungo de la hordarmeo pro amnestio viv-savis Nagelschmidt-on. Kohlhaas povas rifuti la suspekton, kunlabori kun Nagelschmidt. Baldaŭ poste, tamen, Kohlhaas rimarkis ke li estas hejmarestita. Li atingis boaton de Nagelschmidt, kiu volas liberigi lin el Dresdeno, oferante al li la komandon de la armeuloj nun en premego. Kohlhaas akceptas tiun proponon, sed nur por ke li povu eskape el Dresdeno al "la Oriento aŭ al Orienta Hindujo" enŝipiĝi. La aŭtoritatoj kaj la mesaĝon kaj la respondon sekrete interkaptas. Ĉi tio fine donas la kialon por lia aresto.

Tiam invitis la "krono de Pollando" (en kverelo kontraŭ la nobeluloj de Saksio) la princo-elektiston de Brandenburgo, kune procedi kontraŭ ili. Nun pritraktas la princo-elektisto la kaŭzon pri Kohlhaas. Por subteni lin kontraŭ pliaj maljustecoj, li proponas al li novan justan juĝon. Tio kondukas al la juĝo de la junkro von Tronka pro damaĝoj, tamen Kohlhaas estas kondamnita, pro perturbi la socian pacon, al morto. Mallonge antaŭ la ekzekuto, la elektoprinco de Saksio malkovras, ke Kohlhaas troviĝas en cigana profetaĵo. Ĝi inkluzivas la nomon de la lasta princo-elektisto de lia princa familio, la daton, kiam li perdos sian regnon kaj la nomon per kiu la regno finiĝas. Ĉiuj provoj por kredigi lin pri ĉi tiu profetaĵo malsukcesas. Fine, sur la pendumejo englutis Kohlhaas la paperon kun la profetaĵo kaj igas ĝin tiel definitive nehaveblan de la princo-elektistoj, kiuj tiam suferas nervan kolapson.

Interpreto redakti

Antaŭdiro redakti

La mistera arto (gemeinsvolle Kunst) de la aŭgurista ciganino estas aŭtologia (mem-envorta): estas simileco inter ŝi kaj Lisbeth, kio ekzemplo estas pri la novela uzado de paralelismo.

La arto pri aŭguro estas enkondukita kiel defio al politika suvereneco. La princelektisto de Saksio diras:

 
 daß der Kurfürst von Brandenburg und ich, am dritten Tage der Zusammenkunft, die wir in Jüterbock hielten, auf eine Zigeunerin trafen; und da der Kurfürst, aufgeweckt wie er von Natur ist, beschloß, den Ruf dieser abenteuerlichen Frau, von deren Kunst, eben bei der Tafel, auf ungebührliche Weise die Rede gewesen war, durch einen Scherz im Angesicht alles Volks zu nichte zu machen: so trat er mit verschränkten Armen vor ihren Tisch, und forderte, der Weissagung wegen, die sie ihm machen sollte, ein Zeichen von ihr, das sich noch heute erproben ließe, vorschützend, daß er sonst nicht, und wäre sie auch die römische Sibylle selbst, an ihre Worte glauben könne. 

La princelektisto tiel respondas al minaco, far la ciganino, al lia rajto posedi sian suverenecon.

Literaturo redakti

  • Tilman von Brand, Heinrich von Kleist: Michael Kohlhaas. Reihe Oldenbourg Interpretationen. Munkeno 2007.
  • Claus August Burghardt, Der historische Hans Kohlhase und Heinrich von Kleist's Michael Kohlhaas, 1864 [1]
  • Klaus-Michael Bogdal, Heinrich von Kleist: Michael Kohlhaas. Fink, München 1981. ISBN 3-7705-1943-4.
  • Wolfgang Barthel, Heinrich von Kleists „Michael Kohlhaas“ (1808–1810). Werden und Wirkung. Kleist-Archiv Sembdner, Heilbronn 1993. ISBN 3-931060-07-1.
  • Ditmar Skrotzki, Ist Kleists Erzählung vom Kohlhaas wirklich die Geschichte des Rebellen Kohlhaas? Oder: Wie stoppt man den Teufel, der auf zwei Rappen durch Sachsen reitet? Kleist-Archiv Sembdner, Heilbronn 1993. ISBN 3-931060-08-X.
  • Bernhard Greiner, Kleists Dramen und Erzählungen: Experimente zum ‚Fall‘ der Kunst, Tübingen/Basel 2000.
  • Wolf Kittler, Die Geburt des Partisanen aus dem Geist der Poesie: Heinrich von Kleist und die Strategie der Befreiungskriege, erw. Neuausgabe. Kleist-Archiv Sembdner Heilbronn 2011. ISBN 978-3-940494-42-9.
  • Elisabeth Plessen, Kohlhaas, Zürich [u.a.] 1979, Fischer, Frankfurt am Main, 1997, ISBN 978-3-596-25065-3; Berlin Verlag , Neuauflage 2011.
  • Andrea Rinnert, Michael Kohlhaas. Interpretationshilfe. Deutsch. Stark. 1. Auflage 2006.
  • Ingeborg Scholz, Heinrich von Kleist: Michael Kohlhaas. Königs Erläuterungen und Materialien (Bd. 421). C. Bange Verlag, Hollfeld 2003. ISBN 978-3-8044-1803-5.
  • Erläuterungen und Dokumente; Heinrich von Kleist, Michael Kohlhaas, Reclam. ISBN 3-15-016026-X.
  • Manfred Mitter, Heinrich von Kleist: Michael Kohlhaas. Interpretationsimpulse. Merkur Verlag, Rinteln 2007. Textheft: ISBN 978-3-8120-0852-5, CD-ROM: ISBN 978-3-8120-2852-3.

Filmoj redakti

  • 1967: Michael Kohlhaas. Reĝisoro: Wolf Vollmar.
  • 1969: Michael Kohlhaas – der Rebell. Reĝisoro: Volker Schlöndorff.
  • 1999: Reiter auf verbrannter Erde (The Jack Bull), 1999. Reĝisoro: John Badham, laŭ motivoj de la novelo.
  • 2013: Michael Kohlhaas. Reĝisoro: Arnaud des Pallières

Surbendigoj redakti

  • 1953: Michael Kohlhaas. De: Ulrich Lauterbach, u. a. kun Walter Richter (Kohlhaas), Heinz Schimmelpfennig (Herse, Kohlhaas’ Knecht), Annedore Huber (Lisbeth, Kohlhaas’ Frau), Friedrich Schoenfelder (princo Christian von Meißen), Konrad Georg (junkro Wenzel von Tronka)
  • 1962: Michael Kohlhaas von Heinrich von Kleist. Norddeutscher Rundfunk, De: Kraft-Alexander zu Hohenlohe-Oehringen, u. a. kun Walter Richter (Kohlhaas), Eva-Ingeborg Scholz (Lisbeth), Josef Dahmen (Herse), Robert Meyn (Wenzel), Richard Münch (Schauspieler) (princo Christian)
  • 1974: «Michael Kohlhaas» von Heinrich von Kleist. Sender Freies Berlin. De: James Saunders (Schriftsteller), Reĝisoro: Rolf von Goth, kun Hans Dieter Zeidler (Michael Kohlhaas), Carla Hagen (Lisbeth Kohlhaas), Lothar Blumhagen (Kurfürst von Sachsen), Ernst Wilhelm Borchert (Martin Luther)

Aŭdlibroj redakti

  • 2008: Edition Hörbuch - Heinrich von Kleist: Michael Kohlhaas, Vollständige Lesung Klett Verlag, legita de Axel Thielmann, MP3-formato

Mencioj en literaraturo redakti

TTT-ejoj redakti

Fontoj redakti

  1. Eltiraĵo Unverworrene Idee, Übereinstimmung des Willens mit dem Endzweck en la artikolo Über den Begriff Weisheit, 1953, kolekteldono en 16 volumoj (Suhrkamp), volumo 10, p. 355–395, S. 376
  2. Paul Michael Lützer en Michael Kohlhaas de Heinrich Kleist, Reclam, 1982 p. 121