Miĥail Eisenstein

Miĥail Osipoviĉ Eisenstein, (ruse Михаил Осипович Эйзенштейн, 1867 en Sankta Peterburgo – 1921 en Berlino), estis rusa arkitekto kaj civila inĝeniero de baltgermana[1] deveno. Liaj patraj geavoj estis germanaj judoj, kiuj estis konvertintaj al Ortodoksa Kristanismo, kaj liaj patrinaj geavoj ŝajne estis svedoj.[2][3] Li gradiĝis el la Instituto de Civila Inĝenierado en Sankta Peterburgo en 1893. Li estis la desegnisto de nombraj konstruaĵoj secesiaj en Rigo (nuntempe en Latvio). Li konstruis kelkajn apartamentajn konstruaĵojn por Ŝtatkonsilisto A. Lebedinskij, kiaj tiuj de Alberta iela 4 (1904), 6 (1903) kaj 13, kaj ĉe Elizabetes iela 10b (1903). Liaj projektoj estis karakterizitaj per ornamaj, bizaraj fenestroj, ofte kun grandaj inkapaj formoj, brilaj brikaj aŭ ceramikaj platoj, vitraj kaj metalaj tegoloj ktp.

Miĥail Eisenstein
Persona informo
Naskiĝo 5-an de septembro 1867 (1867-09-05)
en Bila Cerkva
Morto 1-an de julio 1920 (1920-07-01) (52-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Berlino
Lingvoj latva
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Sankt-Peterburga Politeknika Universitato Petro la Granda
Familio
Infano Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn
Okupo
Okupo arkitekto • konstruinĝeniero
vdr
Juna Sergej Eisenstein kun siaj gepatroj Miĥail kaj Julia Ejzenŝtejn.

Pro la Rusia Revolucio Miĥail Eisenstein elmigris al Berlino, kie li mortiĝis en 1921 pro koratako, aĝe 54. Li estis entombigita ĉe la rusortodoksa tombejo de Berlin-Tegel.

Lia filo Sergej Ejzenŝtejn iĝis bone konata soveta kinreĝisoro.

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. Russian Newspaper (en germana lingvo pri Miĥail Eisenstein, Baltischdeutscher Architekt. Arkivita el la originalo je 2016-04-09. Alirita 2016-04-12.
  2. Bergan, Ronald: "The Childhood of Sergei Mikhailovich Eisenstein". Nytimes.com. Alirita la 27an de Novembro 2013.
  3. Literary Encyclopedia: Sergei Eisenstein at www.litencyc.com

Eksteraj ligiloj redakti