Miĥail Kasjanov

rusia politikisto

Miĥail Miĥailoviĉ Kasjanov (ruse Михаил Михайлович Касьянов; rusa elparolo: [mʲɪxɐil mʲɪxajləvʲɪtɕ kɐsʲjanəf], alie konata kiel "Miŝa 2%", naskiĝinta la 8-an de decembro 1957, do nun 66-jara) estas rusa ŝtatisto kaj politikisto. Li estis la ĉefministro de Rusio de majo 2000 ĝis februaro 2004 kaj ministro de financoj en 1999-2000. Nuntempe, li estas prezidanto de la politika partio Partio de Popola Libereco (Партия народной свободы, Partija narodnoj svobodi), la estro de la movado Rusia Popol-Demokrata Unio (Российский народно-демократический союз, НарДемСоюз, РНДС; Rossijskij narodno-demokratiĉeskij sojuz, NapDemSojuz, RNDS) kaj konata kritikisto de Vladimir Putin.

Miĥail Kasjanov
Persona informo
Naskiĝo 8-an de decembro 1957 (1957-12-08) (66-jaraĝa)
en Solntsevo
Religio Rusa Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj rusaangla vd
Ŝtataneco RusioSovetunio vd
Alma mater Moskva Aŭtomobila-Voja Ŝtata Teknika Universitato vd
Partio The Other Russia • Russian People's Democratic Union • Partio de Popola Libereco vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kasjanov kun Vladimir Putin en 2000
en opozicia renkontiĝo de 2009
Antaŭe:Ĉefministro de RusioPoste:
Sergei Stepashin2000–2004Viktor Khristenko (Provizora)
Miĥail Fradkov