Mi estas legendo (filmo)

Mi estas legendo (angle: I Am Legend) estas usona horora sciencfikcia filmo de 2007, reĝisorita de Francis Lawrence kaj ĉefroligita de Will Smith. Ĝi estas la tria fojo en kiu oni adaptas la samnoman romanon de 1954 de Richard Matheson. Smith aktoras kiel virussciencisto Robert Neville, kiu estas imuna al la homa viruso, origine kreita por kuraci kanceron. Li laboras por krei antidoton defendante sin kontraŭ virusaj mutaciuloj.

Mi estas legendo
filmo
Originala titolo I Am Legend
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 5 dec. 2007, 10 jan. 2008, 19 dec. 2007
Ĝenro postapokalipsa filmo, vampirfilmo, filma dramo, filmo bazita sur romano, agfilmo, horora filmo
Kameraado Andrew Lesnie
Reĝisoro(j) Francis Lawrence
Produktisto(j) Akiva Goldsman • David Heyman • James Lassiter • Neal H. Moritz
Scenaro Mark Protosevich • Akiva Goldsman • Joyce Hooper Corrington
Filmita en Nov-Jorko • West Amwell Township • Broklina Ponto • Granda Centra Stacidomo • Kingsbridge Armory • Intrepid Sea, Air & Space Museum • Washington Heights • Washington Square Park • Centra Parko • Dumbo • East River • Herald Square • Los-Anĝeleso • Metropolita Muzeo de Arto • Park-Avenuo
Loko de rakonto Nov-Jorko • Washington Square Park • Times Square
Muziko de James Newton Howard
Rolantoj Will Smith • Alice Braga • Charlie Tahan • Salli Richardson • Willow Smith • Dash Mihok • Emma Thompson • April Grace • Mike Patton • Marin Ireland • Alexander DiPersia • James McCauley • Caitlin McHugh • Vince Cupone • Heather Lang
Produktinta firmao Warner Bros. 
Original Film 
Village Roadshow Pictures 
Overbrook Entertainment 
Heyday Films
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Provo genetike ŝanĝi viruson por kuraci kanceron fariĝas mortiga, infektante 99% de la monda loĝantaro, igante tiujn, kiujn ĝi ne mortigas, en vampirecaj, kanibalaj mutaciuloj, kiuj estas ekstreme vundeblaj al sunlumo.

Tri jarojn post la eksplodo, en 2012, virussciencisto de la usona armeo Robert Neville loĝas izolita en la dezertaj ruinoj de Manhatano, necerta ĉu aliaj neinfektitaj homoj restas. La ĉiutaga rutino de Neville inkluzivas eksperimentojn sur infektitaj ratoj por kuraci la viruson, serĉi manĝaĵojn kaj provizojn, kaj atendi ĉiutage iujn postvivantojn, kiuj povus respondi al liaj daŭraj registritaj radiaj elsendoj, kiuj instrukcias ilin renkontiĝi kun li tagmeze ĉe la haveno. Retromemoroj rivelas ke lia edzino, Zoe kaj filino, Marley, mortis en helikoptera akcidento dum la kaosa evakuado de Manhatano kiam la militistaro kvarantenigis la insulon. Neville mem restis malantaŭe kun aliaj militistoj. La sola akompananto de Neville estas lia hundo Samantha (Sam) kaj por trakti sian solecon, li regule "parolas" al iuj manekenoj kaj la roluloj ĉe filma videovendejo. Dum la nokto, li barikadas sin kun Sam ene de sia hejmo por kaŝiĝi de la mutaciuloj.

Iutage kiam Neville ĉasas cervon, Sam persekutas ĝin en malhelan konstruaĵon. Neville singarde eniras post ĝi kaj lokalizas la kadavron de la cervo kune kun Sam, sed malkovras, ke la konstruaĵo estas plena de mutaciuloj. Ambaŭ eskapas senvundaj kaj la atakantaj mutaciuloj estas mortigitaj per la sunlumo. Neville trovas esperigan sanigilon derivita de sia propra sango, do li preparas kaptilon kaj kaptas inan mutaciulon. Vira mutaciulo provas persekuti ilin sed estas haltigita de la sunlumo kaj revenas al la ombroj. Reen en sia laboratorio en la kelo de sia domo, Neville traktas la inon verŝajne sen sukceso. La sekvan tagon, Neville rimarkas "Fred", manekenon kutime ĉe la loka videovendejo, poziciigita ekster Grand Central Terminal kaj pafas lin konfuzite. Tamen, Neville ekkomprenas ke li estas observita de la mutaciuloj. Kiam li alproksimiĝas al la korpo de Fred, li estas kaptita en kaptilo simila al tiu kiun li uzis por kapti la mutaciulinon kaj post vundo li restas senkonscia. Kiam li vekiĝas, la suno subiras kaj atakas lin infektitaj hundoj. Neville kaj Sam mortigas ilin, sed Sam estas mordita dum la batalo. Neville injekcias ĝin per sia kuracilo sed kiam ŝi montras signojn de infekto, Neville estas devigita mortigi ĝin. Malespera kaj kolerplena, Neville riske kaj intence atakas grupon de mutaciuloj la sekvan nokton, antaŭ ol li estas savita de paro de imunaj homoj, Anna kaj juna knabo nomita Ethan, kiuj vojaĝis de Marilando post aŭdi lian radian elsendon.

Ili portas la vunditan Neville reen al lia hejmo, kie Anna klarigas, ke ili postvivis sur Ruĝa Kruca ŝipo kaj iras al tendaro en Bethel, Vermonto, kie loĝas pluvivantoj. Neville argumentas, ke ne ekzistas tia tendaro kun postvivantoj kaj daŭre laboras por resanigi mutaciulinon. La sekvan nokton, grupo de mutaciuloj, kiu spuris Anna kaj Neville la antaŭan nokton, invadas la domon. Neville, Anna kaj Ethan retiriĝas en la kelan laboratorion fermante sin kun la eksperimenta, mutaciulino,. Malkovrante, ke la lasta kuracado sukcesis, Neville taksas la situacion, kiam la alfa mutacilulo kapatakas kontraŭ vitra pordo por eniri. Neville elprenas ujon da sango de la virino, kiun li resanigis kaj donas ĝin al Anna, antaŭ ol fermi Ethan kaj ŝin ene de karbujo en la malantaŭo de la laboratorio. Neville tiam prenas manbombon kaj mortigas la mutaciulojn je la kosto de sia propra vivo.

La sekvan tagon, Anna kaj Ethan alvenas en la tendaron de la postvivantoj en Bethel, kie ili estas salutitaj de militaj oficiroj kaj aliaj postvivantoj antaŭ ol Anna donas al ili la kuracilon. Anna rakontas kiel la penoj kaj oferoj de Neville kaj Sam por savi la homaron finfine fariĝis legendo.

Alternativa fino redakti

La speciala eldona DVD, aperita en 2018, enhavas alternativan finon, kiu sekvas la romanon multe pli fidele.

Dum la atako de laboratorio, la alfa mutaciulo kreas papilian formon provante rompi la vitron de la laboratorio. Neville ekkomprenas, ke tio referenceas la papiliforman tatuon sur la kolo de la ina mutaciulo kaj ke la alfa-mutaciulo provas reakiri ŝin. Neville demetas sian pafilon kaj redonas la inon. Neville kaj la alfa-mutaciulo fikse rigardas unu la alian. La alfa-mutaciulo pripensas mortigi Neville sed foriras kun la resto de la mutaciuloj. Post kiam ili estas for, frapita Neville rigardas la multajn fotojn de siaj testobjektoj kaj ekkomprenas, ke li fariĝis monstro, montrante penton pro la eksperimentoj kiujn li entreprenis tra la jaroj.

La venontan matenon, Neville prirezignas sian esploradon kaj iras kune kun Anna kaj Ethan al Vermonto kiel ŝanĝita viro, kun la espero trovi la kolonion de la pluvivantoj. Ili transiras la ponton George Washington, dum Anna faras espereman monologon finiĝantan per la aserto: "Vi ne estas sola."[1][2]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo redakti

  • Will Smith kiel D-ro Robert Neville, la ĉefrolulo de la filmo
  • Alice Braga kiel Anna
  • Dash Mihok kiel infektita alfa mutaciulo
  • Charlie Tahan kiel Ethan
  • Salli Richardson kiel Zoe Neville
  • Willow Smith kiel Marley Neville
  • Emma Thompson kiel D-ro Alice Krippin
  • Joanna Numata kiel infektita alfa mutaciulino
  • Darrell Foster kiel Mike
  • Abbey kaj Kona kiel Samantha, la germana paŝtista hundo
  • Pat Fraley kiel la voĉo de la usona prezidanto

Referencoj redakti

  1. Derisz, Ricky. I Am Legend Ending Explained (angle). Alirita 2021-05-03.
  2. Kennedy, Michael. I Am Legend's Alternate Ending Explained: What Happens & Why It Was Cut (angle). Alirita 2021-05-03.

Eksteraj ligiloj redakti