Mia penso

poemo fare de L. L. Zamenhof, eldonita kiel ekzemplo en la Unua Libro

Mia penso estas poemo verkita antaŭ 1887 de L. L. Zamenhof, refarita el pra-esperanta formo de 1882[1].

Mia penso
poemo
Aŭtoroj
Aŭtoro L. L. Zamenhof
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 26-a de julio 1887
vdr

La Poemo redakti

Mia penso
Sur la kampo for de l’ mondo,
antaŭ nokto de somero,
amikino en la rondo 
kantas kanton pri l’ espero. 
Kaj pri vivo detruita 
ŝi rakontas kompatante, – 
mia vundo refrapita 
min doloras resangante. 
“Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro, 
kial tia senmoveco? 
Ha, kredeble rememoro 
el la kara infaneco?” 
Kion diri? Ne ploranta 
povis esti parolado 
kun fraŭlino ripozanta 
post somera promenado!
Mia penso kaj turmento, 
kaj doloroj kaj esperoj! 
Kiom de mi en silento 
al vi iris jam oferoj! 
Kion havis mi plej karan – 
la junecon – mi ploranta 
metis mem sur la altaron 
de la devo ordonanta! 
Fajron sentas mi interne, 
vivi ankaŭ mi deziras, – 
io pelas min eterne, 
se mi al gajuloj iras…
Se ne plaĉas al la sorto 
mia peno kaj laboro – 
venu tuj al mi la morto, 
en espero – sen doloro!

Priskribo redakti

La poemo estas kvartrokeo, sen katalektaj versoj. La temo estas ĝenerale malĝoja; la poeto bedaŭras la foruzon de sia junaĝo por “la devo ordonanta”. Laŭ Baldur Ragnarsson, tiu devo estis “lia obseda, temporaba laboro en la kreado de la lingvo, lia penso mem”.[2]

Edmond Privat en sia Vivo de Zamenhof komentis ĝin jene (paĝo 32):

 
 Dum ses jaroj li restadis sub silento. Ĝi estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri sia laborado… Tiel pasis for la plej belaj jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore. 

Pri la poemo, Humphrey Tonkin komentis jene, kaj argumentas ke la poemo estis la genezo de la Zamenhofa traduko de Hamleto:

 
 La semoj de tiu interesiĝo pri Hamleto kuŝas en la poemo Mia Penso, tiu poemo de Zamenhof plej identigebla kun la genezo de Esperanto kaj la internaj personaj konfliktoj de Zamenhof de la fruaj jaroj. Miaopinie, ĝi estas ankaŭ lia plej talenta poemo, frontanta la streĉon inter juneco kaj devo per kanto pri la espero kantata de amikino dum vespero. […] la tensioj montrataj de la juna homo, kiu estas la parolanto de la poemo, estas la tensioj, kiujn la generacio de Zamenhof trovis en la figuro de Hamleto. 
— [3]

Referencoj redakti

  1. Fundamenta Krestomatio, p. 302
  2. Ragnarsson, Baldur (1999). “Zamenhof – la unua grava verkisto en Esperanto”, Juna amiko (eo) 89–90. 
  3. Tonkin, Humphrey. “Hamleto en Esperanto”, Konferenco “Vojo de interlingvistiko: de Bruno Migliorini al la nuna tempo” Organizita de Accademia della Crusca kaj la Akademio de Esperanto, Universitato de Florenco, Italio, 28 julio 2006 (esperante).

Eksteraj ligiloj redakti