Miafizitismo estas kristologia doktrino laŭ kiu en Jesuo Kristo estas nur unu naturo, naskiĝinta el la unio de la dia kaj homa kiu ilin unuigas sendividaj sed ne miksitaj.

Historiaj aludoj redakti

La miafizitoj konfese akceptis ĉiujn decidojn de la ekumenaj koncilioj, kaj do ankaŭ tiujn de la Koncilio de Efezo (431). Per la Koncilio de Kalcedono (451), la ekumena kredo enkondukis la koncepton pri la du naturoj en Kristo. La miafizitoj ne konsenti kun la kalcedona difino, preferante paroli pri "unusola naturo en la enkarniĝinta Verbo" (laŭ la esprimo de Cirilo de Aleksandrio[1] tiel kiel interpretita de Severo de Antioĥio: la naturo de Kristo estas unika, kaj estas frukto de la unio de tiu homa kaj tiu dia. Tia doktrino baziĝas sur la, supozite biblia, ideo laŭ kiu al ĉiu naturo korespondas persono. Estante Kristo unusola Persono ene de la Sankta Triunuo, Li devas nepre esti en unusola naturo; du naturoj, male, konstituos du personojn.

En la sinsekvaj dekoj la miafizitaj Eklezioj malproksimiĝis de la Eklezioj de la Romia Imperio (latina kaj bizanca). De tiam la miafizitaj Eklezioj ne plu estas en “komuneco” kun la aliaj Eklezioj de la kristana mondo.

Kristologio redakti

Miafizitismo distingiĝas el:

  • monofizitismo, laŭ kiu en Jesuo Kristo la dia naturo tute absorbas la homan naturon (laŭ la konfeso de Eŭtiko, 378-454);
  • arianismo, kiu konfesas la kreitecon de la Verbo enkarniĝinta, neante tial la samsubstancecon de la Filo kun la Patro (Ario, 256-336);
  • nestorianismo kiu asertas ke Jesuo estas jen homo jen Dio (kunekzistas tial ne nur du naturoj, sed du apartaj personoj), sed ne akceptas la samtempeco de tiuj naturoj (Nestorio 381 - ĉirkaŭ. 451).
  • kalcedona kristanismo (konfesata de katolikoj, ortodoksuloj kaj protestantoj), laŭ kiu en Jesuo Kristo kunekzistas "du naturoj en unusola persono", kunekzistanaj «sen kunfandiĝo, senŝanĝaj,, nedividitaj, nedisigeblaj» (Koncilio de Kalcedono, 451).

Modernaj miafizitaj Eklezioj redakti

Nian epokon miafizitismo havas precipe historian kaj ne komplete referencan al nunaj Eklezioj: la katekismoj kutime respektas la komunan kredon, ankaŭ se teorie tio malfacilas.

Konfesas miafizitismon la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio (ne la kopta Katolika Eklezio).

La samo direblas pri la kopta eklezio de Etiopio kaj la Armena Apostola Eklezio

Historia karto redakti

 
Evoluo de Kristanismo. Aktiva mapo.

Notoj redakti

  1. « μία φύσις τοῦ θεοῦ λόγου σεσαρκωμένη (mía phýsis toû theoû lógou sesarkōménē, 'Unusola estas la naturo (mia physis) de la enkarniĝinta Dia Verbo'). »

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  1. H.H. Pope Shenouda III «THE NATURE OF CHRIST»
  2. MAIN DOCTRINES AND PRACTICE OF THE CHURCH - Ethiopian Orthodox Tewahedo Church.