Michálkovice estas ekde la 24-a de novembro 1990 urboparto de la statuta urbo Ostrava en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 3 245 loĝantoj (2021).

Michálkovice
kvartalo
Korpuso de Hus en Michálkovice
Situo de urba parto Michálkovice en Ostrava (klakmapo)Krásné PolePlesnáPustkovecPorubaMartinovTřeboviceHošťálkoviceLhotkaPetřkoviceSilezia OstravaMichálkoviceRadvanice kaj BartoviceMoravia Ostrava kaj PřívozMariánské Hory kaj HulvákyNová VesVítkoviceSvinovPolanka nad OdrouProskoviceOstrava-JihHrabováNová BěláStará Bělá
Situo de urba parto Michálkovice en Ostrava (klakmapo)
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Michálkovice
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Ostrava
Tipo de parto Urba parto
Memorindaĵo Preĝejo de Ĉieliro de Maria
Minejo Minejo Michal
Situo Michálkovice
 - koordinatoj 49° 50′ 33″ N 18° 20′ 35″ O / 49.84250 °N, 18.34306 °O / 49.84250; 18.34306 (mapo)
Areo 2,89 km² (289 ha)
Loĝantaro 3 245 (2021)
Denseco 1 122,84 loĝ./km²
Unua skribmencio 1440
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 715 00
Religia komunumo Korpuso de Hus
Situo de Michálkovice enkadre de Ĉeĥio
Situo de Michálkovice enkadre de Ĉeĥio
Situo de Michálkovice enkadre de Ĉeĥio
Michálkovice enkadre de Moraviasilezia regiono
Michálkovice enkadre de Moraviasilezia regiono
Michálkovice enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Michálkovice
Retpaĝo: www.michalkovice.cz
Portalo pri Ostrava

Historio redakti

La unua skriba mencio estas el la 12-a de septembro 1440. La municipo de komence apartenis al teŝinaj princoj. Ĝis la jaro 1630 ĝi estis parto de Silezia Ostrava, al kiu ĝi denove aliĝis en la jaro 1714. La nomo de la municipo estas evidente derivita de nomo de la unuaj loĝantoj. Ĝis duono de la 19-a jarcento temis pri ekskluzive agrikultura municipo.

Evoluo de industrio en la ĉirkaŭaĵo kaj trovo de karbo de la municipo ŝanĝis la agrikulturan karakteron de la vilaĝo. En la jaro 1843 estis profundigita ŝakto Michal, en la jaro 1858 minejoj Minejo Petro kaj Paŭlo, en la jaro 1868 ŝakto Jan kaj en la jaro 1879 minejo Josefo. En la jaroj 1913-1915 estis tuta minado de karbo koncentrita al la minejo Michal, dum la restintaj minejoj servis kiel aerumigaj. En la jaro 1928 estis en la minejo Michal komencita produktado de brikedoj.

En la jaro 1907 estis fondita knaba kaj en la jaro 1911 ankaŭ knabina ĉeĥa lernejoj. La municipo ĝisatendis propran paroĥon en la jaro 1903. Religia komunumo de la ĉeĥoslovaka eklezio estis difinita en la jaro 1920, dum kio Korpuso de Hus estis konstruita en la jaro 1927.

Ekde la jaro 1849 Michálkovice estis komune kun Kunčičky kaj Zámostí alligitaj al Silezia Ostrava. Ekde la 27-a de januaro 1866 ĝi memstariĝis. La 1-an de aprilo 1907 ĝi estis avancita je kampurbo. Ekde la 1-a de julio 1941 ĝi estis alligita al Moravia Ostrava. Ekde la jaro 1946 ĝis la jaro 1960 temis pri urba parto de urbo Ostrava. En la jaroj 1961-1990 ĝi estis parto de urboparto Silezia Ostrava.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869870
18801 587
18902 889
19006 181
19106 818
19215 895
JaroLoĝantoj
19305 702
19505 608
19614 766
19703 599
19802 965
19912 466
JaroLoĝantoj
20012 836
20112 985
20213 245

Memorindaĵoj redakti