Michèle Rivasi


Michèle RIVASI (naskiĝis la 9-an de februaro 1953 en Montélimar - 29-an de novembro 2023) estis franca politikistino kaj profesoro pri biologio diplomita de École normale supérieure de Fontenay-aux-Roses.

Michèle Rivasi
Michèle Rivasi, en Liono, la 17-a de marto 2007, dum la manifestacio kontraŭ EPR
Michèle Rivasi, en Liono, la 17-a de marto 2007, dum la manifestacio kontraŭ EPR
Persona informo
Naskiĝo 9-a de februaro 1953
en Montélimar
Morto 29-an de novembro 2023 (2023-11-29)
en Bruselo
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater École normale supérieure de Fontenay-Saint-Cloud
Okupo
Okupo politikisto • aktivisto kontraŭ vakcinoj • mediprotektulo
Verkoj Tous vaccinés, tous protégés ?
TTT
Retejo http://www.michele-rivasi.eu
vdr

Profilo redakti

Ŝi estas eksa studentino de École normale supérieure de Fontenay-aux-Roses kaj profesoro de IUFM.

Parlamentanino de Drôme de 1997 ĝis 2002, membro asociata al la Socialista partio. Ŝi nuntempe membriĝas en la partio La Verduloj[1].

Fondintino de la Komisio de esplorado kaj informo sendependaj pri radiaktiveco (CRIIRAD) en 1986, post la Nuklea akcidento de Ĉernobilo.

Kunfondintino, kun Corinne Lepage, de la Observatorio de vigleco kaj ekologia averto (Ovale).

Prezidentino de la Centro sendependa de esplorado pri elektromagnetaj radioj (Criirem)

Membro de

Michèle Rivasi estis direktorino de Francio-Greenpeace de septembro 2003 ĝis novembro 2004.

Ŝi estas membro de la komitato de patroniĝo de la Franca kunordigado por la dekjaro de kulturo de paco kaj de senperforto. Michèle Rivasi instruas nune en IUFM de Grenoble en Isère.

Ŝi verkis plurajn raportojn (administrado de atomkernenergiaj rubaĵoj, simptomaro de Golfa milito, respondeco pri difektaj produktoj).

Dum la eŭropaj balotoj 2009, ŝi estis elektitaj en la kuniga listo elektodistrikto sud-oriento.

Nunaj mandatoj redakti

Pasintaj mandatoj redakti

  • Komunuma konsilantino de Félines-sur-Rimandoule de marto de 1995 ĝis marto de 2001
  • Deputito de la 1-a elektodistrikto de Drôme de junio de 1997 ĝis junio de 2002
  • Departamenta konsilantino de la kantono de Valence-1 (Vic-prezidantino de la departamenta konsilantaro) de marto de 2008 ĝis septembro de 2009

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • Michèle Rivasi kaj Hélène Crié, Ce nucléaire qu’on nous cache, Albin Michel, Paris, 1998.