Michał Tokarzewski-Karaszewicz

armea generalo de Pola Soldataro, framasonisto, teozofo, kleriko

Michał Tadeusz Karaszewicz-Tokarzewski (naskiĝis la 5-an de januaro 1893 Lvovo, mortis la 22-an de majo 1964 en Kazablanko) – armea generalo de Pola Soldataro, framasonisto, teozofo, kleriko de Liberala Katolika Eklezio.

Michał Tokarzewski-Karaszewicz
Persona informo
Naskonomo Michał Tadeusz Karaszewicz-Tokarzewski
Aliaj nomoj Doktor • Stawski • Stolarski • Torwid
Naskiĝo 5-an de januaro 1893 (1893-01-05)
en Lvivo, Reĝlando Galicio kaj Lodomerio,  Aŭstrio-Hungario
Morto 22-an de majo 1964 (1964-05-22) (71-jaraĝa)
en Kazablanko
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo oficiro • rezistobatalanto • pastro
vdr

Deveno kaj juneco redakti

Filo de Bolesław Tokarzewski kaj Helena Lerch de Lerchensfeld. Edukita de la patrino kaj onklinoj. Li finis gimnazion en Drohobiĉ. Dum manifestacio en la balot-tago al aŭstro-hungara parlamento la 19-an de junio 1911 serioze vundita, kiam unu el soldatoj subpremantaj la tumulton trapikis lian bruston per bajoneto. En 1913 komencis studojn ĉe la Fakultato de Juro kaj Politikaj Sciopovoj en Franciskana Universitato de Lvovo, daŭrigataj poste ĉe la Medicina Fakultato de Jagelona Universitato en Krakovo. Dum studado ligiĝis kun socialisma movado. Li aktivis en por-sendependaj organizajoj de Józef Piłsudski. Membris al Pola Partio Socialista - Revolucia Frakcio kaj apartenis al la Asocio de Aktiva Batalado kaj Pafista Asocio. Komandanto de la taĉmentoj de „Strzelec” (Pafisto) en Drohobiĉ kaj Sambor kaj inspektisto de Krakova Areo kadre de kiu somere 1913 finis elitan oficiran kurson en Stróża (distrikto Limanowski) pro kio ricevis rajton porti la distingon Parasol. Antaŭ la unua mondmilito kiel civitano de Aŭstrio-Hungario, estis enkorpigita en la armeo, en kiu finis kurson de la oficiroj de rezervo.

Unua mondmilito redakti

Aŭguste 1914 eniris al Polaj Legioj, komandante laŭvice la 5-an, kaj poste la 2-an batalionon de la 5-a Infanteria Regimento de Polaj Legioj, la 3-an batalionon de la 6-a Infanteria Regimento de Legioj, poste ekkomandis la 5-an Infanterian Regimenton de la Legioj. La 24-an de oktobro 1914 estis serioze vundita dum batalo de Laski-Anielin, apud Łask. En 1915 Józef Piłsudski avancis lin ĝis rango de majoro. Dum la ĵuria krizo estis portempe arestita, poste (restante an konspiro) agis kadre de strukturoj de la Pola Militista Organizo (POW), interalie en Lublin, kaj poste sur teritorio de Ukrainio kaj Belorusio, kie pro sia agado interalie en Moskvo estis 3-foje arestita de bolŝevikaj regopovoj. Liberigon ŝuldis al kontaktoj de Kazimierz Pużak, gvidanta laborojn de Pola Partio Socialista sur la tereno de Rusio.

Dua Pola Respubliko redakti

En 1918 Tokarzewski denove komandis 5-an infanterian regimenton de Legioj kaj en la operaca grupo de kolonelo Julian Stachiewicz apogis polajn taĉmentojn batalantaj kontraŭ ukrainoj pri Przemyśl, kaj la 19-an de novembro 1918 organizis militan helpon por batalanta Lvovo, per kio kontribuis al sukcesa defendo de la urbo. Li alvenis al Lvovo la 20-an de novembro 1918. Post la konkero de Lvovo ĝis komenco de 1919 gvidis polajn taĉmentojn batalantaj sude de la urbo. Junie 1919 estis avancita al rango de kolonelo. Dum la pola-bolŝevika milito aprile 1919 partoprenis tiel nomatan Vilnan ekspedicion, en kiu komandis brigadon ene de la 1-a Infanteria Divizio de Legioj; sekve iĝis anstataŭanto de inspektisto kaj ĉefo de 1-a Departamento de Infanterio ĉe Ministerio pri Militaraj Aferoj, kaj en 1924 estis nomumita al komandanto de 19-a Divizio de Infanterio en Vilno. La 1-an de decembro 1924 Prezidento de Pollando Stanisław Wojciechowski laŭ propono de ministro pri militaraj aferoj divizia generalo Władysław Sikorski estis avancita al brigada generalo.

Dua Mondmilito redakti

Dum agreso de Germanio de la 11-a de septembro komandis operacian grupon de sia nomo en la Armeo "Pomorze" (Pomerio) kaj kun ĝi partoprenis la batalon de Bzura. Post la soveta invado en Pollandon kaj kapitulaco de Varsovio la 27-an de septembro 1939 ekgvidis militistan organizaĵon – Servo al Venko de Pollando, kiu estis la unua konspira organizaĵo en okupata Pollando. Post kreo de la Asocio de Armita Batalado (Związek Walki Zbrojnej – ZWZ) iĝis komandanto de la Areo n-ro 3 "Lvovo". Marte 1940 estis arestita de funkciuloj de NKVD dum provo transpaŝi german-sovetunian limon. Post liberigo aŭguste 1941 ekservis en Pola Armeo en Sovetunio kiel komandanto de la 6-a Divizio de Infanterio "Lvovo". Poste iĝis anstataŭanto de generalo Władysław Anders. Post evakuo el Sovetunio plenumis funkcion de anstataŭanto de komandanto de la Pola Armeo en Sovetunio.

Post la Dua Mondmilito redakti

Ĝis la 31-a de decembro 1946 restis en Komandantaro de la Dua Pola Korpuso, kaj poste Pola Korpuso pri Pretigo kaj Dislokigo. Post fino de la Dua Mondmilito restis inter elmigrantaro en Britio, aktive partoprenante en ties vivo per pluraj lekcioj, i.a. pri la komencoj de Pola Enlanda Armeo. Profesie laboris kiel laboristo en fabriko de radioaparatoj. De 1954 estis Ĝenerala Inspektisto de Armitaj fortoj kaj ministro pi nacia defeno en la Pola ekzila registaro.

Bibliografio redakti

  • Daniel Bargiełowski, Po trzykroć pierwszy. Michał Tokarzewski-Karaszewicz. Generał broni, teozof, wolnomularz, kapłan Kościoła liberalnokatolickiego (Trifoje la unua. Michał Tokarzewski-Karaszewicz. Armea generlo, teozofo, framasono, sacerdoto de Liberala Katolika Eklezio), 1-a volumo, Warszawa 2000. ISBN 83-87893-76-5, 2-a volumo 2001. ISBN 83-88794-76-0, 3-a volumo 2002. ISBN 83-7399-007-0
  • Daniel Bargiełowski, Pierwszy (La Unua) (munto de dokumentoj kaj rilatoj pri generalo Tokarzewski-Karaszewicz), „Karta” n-ro 9/1992
  • Tadeusz Kryska-Karski, Stanisław Żurakowski, Generałowie Polski Niepodległej (Generaloj de Sendependa Pollando), Editions Spotkania, Warszawa 1991, 2-a eldono kompletigita kaj korektita
  • Marcin Spórna, Słownik najsłynniejszych wodzów i dowódców polskich (Vortaro de la plej famaj polaj militestroj kaj komandantoj), Kraków 2006, ISBN 83-7435-094-6