Michael E. Brown (, aŭ Mike BROWN, ; naskiĝis la 5-an de junio 1965 en Huntsville) estas usona astronomo Li estas profesoro pri planeda astronomio en la Kalifornia Instituto de Teknologio.

Michael E. Brown
Michael E Brown
Michael E Brown
Michael E Brown
Persona informo
NomoMichael E. Brown
Dato de naskiĝo5-a de junio 1965
NaskiĝlokoHuntsville
Aĝo58
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Ceteraj informoj
HonorigoKavli Prize in Astrophysics [+]
Retpaĝohttp://www.gps.caltech.edu/~mbrown [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li estris teamon, kiu malkovris multenombrajn transneptunajn objektojn inter kiuj Erison, plej grandan el la nanoplanedoj, kaj ĝian naturan sateliton Disnomion. Kun Jean-Luc Margot li malkovris Romulon, satelito de la asteroido 87 Silvio.

Transneptunaj objektoj malkovrataj: 16
Kvavaro 4-a de junio 2002
(55565) 2002 AW197 10-a de januaro 2002
(84719) 2002 VR128 3-a de novembro 2002
Sedno 14-a de novembro 2003
Orko 17-a de februaro 2004
(119951) 2002 KX14 17-a de majo 2002
(120178) 2003 OP32 26-a de julio 2003
(120347) 2004 SB60 22-a de septembro 2004
(120348) 2004 TY364 3-a de oktobro 2004
(126154) 2001 YH140 18-a de decembro 2001
(126155) 2001 YJ140 20-a de decembro 2001
(Haŭmeo) (28-a de decembro 2004)
Makemako 31-a de marto 2005
Eriso 8-a de januaro 2005
Disnomio 10-a de septembro 2005
Gongongo 23-a de aŭgusto 2007
Aliaj malkovraĵoj
Romulo 18-a de februaro 2001

Polemiko pri Haŭmeo redakti

La teamo de Michael Brown observis la nanoplanedon Haŭmeon ses monatojn antaŭ ties oficiala malkovro anoncita de José Luis Ortiz Moreno. Brown konsentis, ke la indeco de malkovro iru al José Luis Ortiz Moreno. Sed praviĝis, ke Ortiz Moreno havis atingon al informoj pri la observaj datenoj de Brown [1]. La Internacia Astronomia Unio ne malagnoskis Ortiz Moreno kiel malkovrinto de Haŭmeo, sed aprobis, kiel nomo por la planedo "Haŭmeo" proponita de Brown, anstataŭ "Ataecina" proponita de Ortiz Moreno[2].

Honoroj redakti

La asteroido 11714 Mikebrown ricevis lian nomon[3].

Noto kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti