Michael Georg Conrad

Michael Georg CONRAD (naskiĝinta en la 5-a de aprilo 1846 en Gnodstadt Marktbreit-Gnodstadt, mortinta en la 20-a de decembro 1927 en Munkeno) estis germana verkisto.

Michael Georg Conrad
Persona informo
Michael Georg Conrad
Naskiĝo 5-an de aprilo 1846 (1846-04-05)
en Gnodstadt
Morto 20-an de decembro 1927 (1927-12-20) (81-jaraĝa)
en Munkeno
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio German People's Party vd
Profesio
Alia nomo Fritz Hammer vd
Okupo filozofo • literaturkritikisto • verkistopolitikisto vd
Aktiva en Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Michael Georg Conrad

Vivo redakti

Post kvarjara deĵoro en bavariaj lernejoj (1864–68) Conrad iĝis liberprofesiulo kiel instruisto kaj orgenisto ĉe la Germana Luterana Lernejo en Ĝenevo. Li studis kaj instruis en Italujo (Napolo, Romo; tie li ankaŭ doktoriĝis) kaj transloĝiĝis en 1878 Parizon. Tie kaj alie li pliperfektigis siajn konojn. En Parizo li aliĝis al la rondoj ĉirkaŭ Emile Zola, prelegis pri germana kulturo kaj iĝis ĵurnalisto fama en tuta Eŭropo. En 1882 li revenis Germanlandon, al Munkeno, por fondi samloke - li estis pioniro de sudgermana naturalismo - la gazeton Die Gesellschaft, kies publikadon li gvidis en 1885-1902.

Interesiĝante pri muziko, literaturo, arto, politiko kaj socialaj demandoj li agadis ĵurnaliste kun granda vigleco kaj tema bunteco kaj engaĝiĝis en la nomo de "aŭtentikeco arte kaj vive" antaŭ ĉio por Zola, Richard Wagner kaj Friedrich Nietzsche. De 1893-98 Conrad estis deputito ĉe Reichstag por la Demokratia Popolpartio sed baldaŭ rekliniĝis de politikaĵoj pro tro granda individualismemo.

Graveco redakti

Liaj propraj novaj artistaj laboroj pli malfrue ne plu trovis formon kontentigan kaj validan; kontraŭe li iĝis grava instiganto kaj spronanto al idealisma elano kaj sincerecaj pensadoj en la t.n. "ministejoj de la literatura revolucio" ĉ. 1880/1900. Krome liaj ideoj pri reformado de elementaj lernejoj kaj la batalo kontraŭ instruado sub eklezia ŝirmo, cetere pri modernaj trejnigmetodoj de instruistoj kaj klerigo de la laboristiaro iel daŭripovecis. Ĉ. 1910 lia stelo eksinkis pro ke naturlismo nun normalis ĉe multaj kaj ĝenerale iĝis pli modesta.

En 1895 li fondis, kune kun Karl Bleibtreu, la societon Gesellschaft für modernes Leben kun la longe elradianta kluborgano Die Gesellschaft.

Literaturo redakti

  • Biografio ĉe NDB
  • Hans Mahr: Michael Georg Conrad. Ein Gesellschaftskritiker des deutschen Naturalismus. Greß, Marktbreit 1986. ISBN 3-920094-49-2
  • Hans Merian: Die sogenannten "Jungdeutschen". Ein Vortrag. Werther, Leipzig 1889.
  • Gerhard Stumpf: Michael Georg Conrad. Ideenwelt, Kunstprogrammatik, literarisches Werk. Lang, Frankfurt am Main 1986. ISBN 3-8204-8801-4
  • Jost Hermand: Grüne Utopien in Deutschland. Zur Geschichte des ökologischen Bewußtseins. Frankfurt/M. 1991.
  • Michel Durand: Michael Georg Conrad à Paris. 1878-1882. "Années d'apprentissage" d'un intellectuel critique Lang, Bern 2004. (= Convergences; 32) - ISBN 3-03910-396-2
  • Clarissa Höschel: Michael Georg Conrad und sein ‚Poetikstreit’ mit Leopold Ritter von Sacher-Masoch. In: Literatur in Bayern. Heft Nr. 9 (Dezember 2007), S.58-61.
  • Clarissa Höschel: M.G. Conrads Dorfroman "Der Herrgott am Grenzstein". In: Mainfränkisches Jahrbuch für Geschichte und Kunst, Band 61 (2009), S. 280-304.

Eksteraj ligiloj redakti