Michael Hummelberger

Michael HUMMELBERGER (naskiĝis en Ravensburgo, 1487 - mortis en Ravensburgo, en la 19-a de majo 1527) estis germana humanisto, helenisto kaj filologo. Li estis frato de la botanikisto kaj humanisto Gabriel Hummelberger.

Michael Hummelberger
"Epitome grammaticae graecae", verko eldonita en 1532.
"Epitome grammaticae graecae",
verko eldonita en 1532.
Persona informo
Naskiĝo 1487
en Ravensburgo, Germanio
Morto 19-a de majo 1527
en Ravensburgo, Germanio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinaantikva greka vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Hajdelbergo
Familio
Gefratoj Gabriel Hummelberger vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo teologo • filologo • helenisto • katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de pariza tajloro kaj konsilisto kaj amiko de Beatus Rhenanus. Post vizitadi la Latinan Lernejon de sia naskiĝurbo, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Hajdelbergo en la 7-a de septembro 1501 kaj ricevis sian diplomon pri Bakalaŭreco en la 9-a de januaro 1503. En 1505 li ricevis sian diplomon kiel Magistro pri Artoj. Inter 1506 kaj 1511 li fariĝis ŝtatestro de la germana nacio kaj studis en la Universitato de Parizo kie li lernis la grekan kun Jakobus Faber Stapulensis kaj Girolamo Aleandro, krom helpi la presiston Jodocus Badius (1462–1535)[1] ĉe la eldonado de pluraj publikaĵoj. Inter 1514 kaj 1517 li studis kaj praktikis Kanonikan Juron en Romo, kie li ankaŭ apogis la kaŭzon de Reuchlin[2]. En 1518 li fariĝis pastro en Konstanco kaj en 1521 li estis kapelano en la Preĝejo de Sankta Miĥaelo, en Ravensburgo. Malgraŭ lia simpatio kiun li dediĉis al Marteno Lutero, li restis katolika. Lia korespondado kun la tiamaj humanistoj estas ampleksa kaj disvastigata.

Publikaĵo redakti

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj