Michael Löwy

franca sociologo

Michael Löwy (San-Paŭlo, 6-a de majo 1938) estas brazila marksisma pensulo, kiu loĝas en Francio, kie li laboras kiel direktoro de esplorado en la Centre National de la Recherche Scientifique. Li estas eminenta klerulo pri marksismo, kun esploroj pri la verkoj de Karl Marx, Lev Trockij, Roza Luksemburg, Georg Lukács, Lucien Goldmann kaj Walter Benjamin.[1]

Michael Löwy
Persona informo
Michael Löwy
Naskiĝo 6-an de majo 1938 (1938-05-06) (85-jaraĝa)
en San-Paŭlo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco FrancioBrazilo vd
Alma mater Lernejo por Altaj Studoj en Sciencoj Sociaj • Universitato de Parizo Kartezio • Universitato de San-Paŭlo vd
Partio Nova Partio Kontraŭkapitalisma vd
Profesio
Okupo sociologofilozofo • universitata instruisto • esplor-instruisto vd
Doktoreca konsilisto Lucien Goldmann • Louis-Vincent Thomas vd
Verkado
Verkoj Franz Kafka: Subversive Dreamer ❦
Elaĉeto kaj Utopio ❦
Revolutionary Affinities: Towards a Marxist Anarchist Solidarity vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Michael Löwy estas la filo de aŭstraj judaj enmigrintoj. Naskiĝis en San-Paŭlo en 1938. En 1960, li diplomiĝis en Sociaj Sciencoj de la Universitato de São Paulo. En 1961, li iris al Francio, kie li finis sian doktorigon en 1964, per disertacio pri la komunisma revolucio en la verkaro de juna Karl Marx.[2]

Post kelkaj jaroj vivanta en Israelo, Löwy revenis al Francio en 1968, kie li laboras ĉe la Université de Paris VIII kiel asistanto. En 1976, li akiris la doktorecon d’État per disertacio pri la politika evoluo de la juna Lukács.[3]

En 1978, li fariĝis profesoro pri sociologio en la Centre National de la Recherche Scientifique (Parizo) kaj poste direktoro de esplorado ĉe la sama institucio.[4]

En la jaroj 1950-1960, li estis parto de la Sendependa Socialisma Ligo. En 1968, li aliĝis al la Kvara Internacio, iĝante membro de la Unua sekcio, la Ligue Communiste.[5]

De 2013, li komencis kunordigi la kolekton "Marksismo kaj literaturo" de Editora Boitempo kune kun Leandro Konder[6]. Fine de 2014, kun la morto de Leandro, li entreprenis la plenan kunordigon de la kolekto.

Libroj redakti

  • 1970 – A Teoria da Revolução no Jovem Marx
  • 1970 – O Pensamento de Che Guevara
  • 1975 – Método Dialético e Teoria Política
  • 1976 – Para uma Sociologia dos Intelectuais Revolucionários: a evolução política de Lukács, 1909-1929
  • 1980 – (organizador). O Marxismo na América Latina: Uma antologia de 1909 aos dias atuais
  • 1985 – As Aventuras de Karl Marx contra o Barão de Münchhausen: marxismo e positivismo na sociologia do conhecimento
  • 1988 – Redenção e Utopia: o judaísmo libertário na Europa Central
  • Romantismo e Messianismo: ensaios sobre Lukács e Benjamin
  • Marxismo e Teologia da Libertação
  • 1992 – Revolta e Melancolia: o Romantismo na contramão da modernidade
  • 1993 – Romantismo e Política
  • 1996 – A Guerra dos Deuses: religião e política na América Latina
  • 1997 – Nacionalismo e Internacionalismos: da época de Marx até nossos dias
  • 2000 – Marxismo, Modernidade e Utopia
  • 2000 – A Estrela da Manhã: Surrealismo e Marxismo
  • 2004 – Franz Kafka, sonhador insubmisso
  • 2005 – Walter Benjamin: Aviso de Incêndio. Uma leitura das teses “Sobre o conceito de história”
  • 2009 – Lucien Goldmann, ou a dialética da totalidade
  • 2009 – Revoluções
  • 2012 – A teoria da revolução no jovem Marx. (Reeldono)
  • 2013 – O capitalismo como religião, de Walter Benjamin
  • 2013 – A jaula de aço: Max Weber e o marxismo weberiano
  • 2015 – Afinidades revolucionárias: nossas estrelas vermelhas e negras.

Referencoj redakti