Michael Toxites (grekigita familia nomo; 1514-1581) estis alkemiisto el la Sankta Romia Imperio[1], kuracisto kaj poeto. Komence, li studis en la Latina lernejo de Dilingeno apogita de Johano kaj Kristoforo de Stadiono. Pli malfrue li enmatrikuliĝis en la Universitato de Tubingeno kie li diplomiĝis kiel Bakalaŭro en 1532. Poste, li iris al Italio por kompletigi siajn studojn en la Universitato de Pavio, kaj en 1542, li ricevis sian Majstreco-diplomon en la Universitato de Wittenberg, kie Filipo Melanktono (1497-1560) estis lia profesoro.

Mikaelo Toksito
(1514-1581)
itala alkemiisto kaj poeto
itala alkemiisto kaj poeto
Persona informo
Naskiĝo 19-a de julio 1514
en Sterzing,  Italio
Morto aŭgusto 1581
en Hagenau,  Germanio
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Tubingeno
Universitato de Pavio
Profesio
Okupo kuracistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1537 li fariĝis direktoro en Bad Urach kaj tie li edziĝis. Iom poste li estas akuzita pri skribado de kritiko kontraŭ Ulriko, Duko de Virtembergo (1487-1550), kion li konfesis sub torturoj. Li estas devigata lasi la urbon kaj neniam plu li denove metus la piedojn en Württemberg. Unue li iris al Bazelo kaj poste li transloĝiĝis al Strasburgo kie li instruis en la gimnazio fondita de Johannes Sturm, tamen li konservis siajn primedicinajn interesojn. Li estis influita de Paracelsus[2][3], kies multaj verkoj estis de li eldonitaj. En Hagenoo li estis indikita municipa kuracisto kaj en 1544, la imperiestro Karlo la 5-a (1500-1558) konsekris lin laŭrokronitan poeton.

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti