Michael Friedrich Benedikt Baron von Melas (12a de Majo 1729 – 31a de Majo 1806) estis transsilvania batalkampa marŝalo devena el transilvaniaj saksoj por la Aŭstria Imperio dum la Napoleonaj Militoj.

Michael von Melas
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1729 (1729-05-12)
en Roadeș
Morto 31-an de majo 1806 (1806-05-31) (77-jaraĝa)
en Týnec nad Labem
Ŝtataneco Habsburga monarkio
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Li naskiĝis en Radeln, Transilvanio (nune Roadeş, parto de Buneşti, Rumanio) en 1729 kaj aliĝis al la Aŭstria armeo je aĝo de 17. Li servis en la Sepjara milito kiel batalkampa asistanto de la Grafo Leopold Joseph von Daun. Li estis ascendita al rango de kolonelo en 1781. Li luktis en la Francaj revoluciaj militoj en malsupra Rejno en 1794 kaj en la meza Rejno en 1795.

Li poste estris la Aŭstrian armeon en Italio dum la kampanjoj de Napoleono Bonaparte en Italio, en parto de la Milito de la Dua Koalicio. Servante sub la kampomarŝalo de Rusio nome Aleksandr Suvorov, kiu komandis la trupojn de la Dua Koalicio, li komandis la Aŭstriajn fortojn en la venkoj de la bataloj de Cassano, Trebbia, Novi, Genola kaj en la Sieĝo de Ĝenovo, kaj estis vekonta en alia venko super Napoleono ĉe la Batalo de Marengo antaŭ fari eraron lasi estrecon al subulo por kio estis supozita persekutado el batalkompo kontraŭ vemnkita truparo. Koutraŭatako fare de la franca generalo Louis Desaix kondkis al la malvenko de la trupoj de von Melas. La tago post tiu malvenko, li devis subskribi la Konvencion de Alessandria, kio donis la regadon de Italio ĝis la rivero Mincio al Napoleono, dum la aŭtoritato de la Habsburga Monarkio estis elpelita el Italio.

Von Melas estis poste komandanto en Bohemio kie li mortis.

Eksteraj ligiloj redakti