Michel BARNIER [miŜEL barnJE:] (naskita la  9-an de januaro 1951(nun 1951-01-09) en La Tronche, Isère) estas franca politikisto. Li estas membro de la konservativa partio Les Républicains.

Michel Barnier
Persona informo
Michel Barnier
Naskiĝo 9-an de januaro 1951 (1951-01-09) (73-jaraĝa)
en La Tronche
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater ESCP Europe vd
Partio Unuiĝo por Popola MovadoRassemblement Pour la RépubliqueLes Républicains vd
Familio
Infanoj Ben Barnier vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
Aktiva en StrasburgoBruseloParizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li interalie estis franca ministro pri medio inter la jaroj 1993 kaj 1995, franca ŝtata sekretario pri eŭropaj aferoj inter 1995 kaj 1997, kaj poste membro de la Eŭropa Komisiono Prodi. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakon regiona politiko, sed dum la oficperiodo transdonis sian taskon al la samlandano kaj sampartiano Jacques Barrot. De 2010 li estis Komisionano pri Interna Merkato kaj Servoj en la Komisiono Barroso (2009–2014). De la 1-a de oktobro 2016, li estis la estra intertraktisto de la Europa Unio por la intertaktadoj rilataj al la Briteliro. Fine de 2021 li kandidatiĝis por la kandidateco de sia partio kadre de la Prezidanta baloto de 2022 en Francio.