Michel Rocard

franca politikisto

Michel Rocard (prononcu miŝel rokar), naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1930 en Courbevoie (Seine), mortis la 2-an de julio 2016 en Parizo estis franca politikisto, ano de la Socialisma Partio.

Michel Rocard
Persona informo
Michel Rocard
Naskonomo Michel Louis Léon Rocard
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1930 (1930-08-23)
en Courbevoie
Morto 2-an de julio 2016 (2016-07-02) (85-jaraĝa)
en Pitié-Salpêtrière
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Monticello vd
Religio Kalvinismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Literatura fakultato de Parizo • Lernejo Alzaca • Gimnazio Louis-le-GrandNacia Lernejo pri AdministradoInstituto pri Politikaj Studoj de Parizo vd
Partio Franca Sekcio de la Laborista InternacioSocialista PartioUnuigita Socialisma Partio vd
Familio
Patro Yves Rocard vd
Edz(in)o Geneviève Poujol vd
Infanoj Francis Rocard vd
Profesio
Alia nomo Georges Servet • Michel Servet vd
Okupo politikisto • oficisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloParizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Socialisma aktivulo ekde 1949, li estis la kandidato de la Unuigita Socialisma Partio (PSU) en la baloto por la prezidanto en 1969, poste li aliĝis al la Socialisma Partio (PS) en 1974. Ĉefministro de junio 1988 ĝis majo 1991 sub prezidanteco de François Mitterrand, poste li fariĝis la unua sekretario de la socialista partio de 1993 ĝis 1994, eŭropa deputito de 1994 ĝis 2009 kaj senatano de 1995 ĝis 1997.

Michel Rocard en la forumo pri akvo en 2012

Esperanto redakti

Li estis, en 1979, unu el la prezentintoj de leĝpropono favore al Esperanto :

Leĝpropono n° 1550 "celanta inkludi la internacian lingvon Esperanto en la duagrada kaj supera instruado kiel elektebla lingvo" (registrita la 19an de decembro 1979 ĉe la prezidejo de la Nacia Asembleo), prezentita fare de s-roj Laurain, Boucheron, Marchand, Madrelle, Pourchon, Rocard, Vivien kaj la membroj de la socialista grupo kaj samtendencaj.

Tamen, kelkajn jarojn  poste, kiam li estis ministro pri agrikulturo, li skribis ke estas pli urĝaj aferoj. Al revuo li respondis ke ĉiu studento devus esti almenaŭ seplingva ...