Michelle Bachelet

34-a kaj 36-a prezidento de Ĉilio

Verónica Michelle BACHELET JERIA /βeˈɾonika miˈʃɛl baʃˈle ˈçeɾja/ (naskiĝis en Santiago de Ĉilio la 29-an de septembro 1951) estas ĉilia kuracisto kaj politikisto, elektita la 15-an de januaro 2006 prezidento de la lando. Ŝi plenumis tiun funkcion de la 11-a de marto 2006 ĝis la 11-a de marto 2010.

Michelle Bachelet
Prezidanto de Ĉilio
Michelle Bachelet, aŭg. 2013
Michelle Bachelet, aŭg. 2013
Persona informo
Verónica Michelle Bachelet Jeria
Naskiĝo la 29-an de septembro 1951
en Ĉilio Santiago de Ĉilio, Ĉilio
Religio agnostika
Lingvoj germanaanglafrancaportugalarusahispana vd
Loĝloko Quintero • AntofagastaSan BernardoBethesdaAŭstralioLeipzigPotsdamPotsdamNovjorkoĜenevoVaŝingtonoSantiago de Ĉilio vd
Ŝtataneco Ĉilio vd
Alma mater Universitato de Ĉilio
Partio Socialista Partio de Ĉilio
Subskribo Michelle Bachelet
Familio
Patro Alberto Bachelet vd
Patrino Ángela Jeria vd
Edz(in)o Jorge Dávalos vd
Infanoj Sebastián Dávalos vd
Parencoj Máximo Jeria vd
Profesio
Okupo politikisto • kirurgo • epidemiologo • infankuracisto vd
Laborkampo milita strategio vd
En TTT Oficiala retejo vd
Prezidanto de Ĉilio
Dum 20062010
Antaŭulo Ricardo Lagos
Sekvanto Sebastián Piñera
2-a periodo
Dum 20142018
Antaŭulo Sebastián Piñera
Sekvanto Sebastián Piñera
Ministro pri defendo de Ĉilio
Dum 7-a de januaro 2002 ĝis 1-a de oktobro 2004
Antaŭulo Mario Fernández
Sekvanto Jaime Ravinet
Ministro pri sano de Ĉilio
Dum 11-a de marto 2000 ĝis 7-a de januaro 2002
Antaŭulo Álex Figueroa
Sekvanto Osvaldo Artaza
Dumtempa prezidanto de Unio de Sudamerikaj Nacioj
Dum ekde 23-a de majo 2008
Antaŭulo neniu
Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj
Dum 20182022
Sekvanto Volker Türk
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ano de la Socialista Partio, ŝi estis ministro pri sano en la registaro de Ricardo Lagos inter 2000 kaj 2002, kaj de tiu ĉi jaro ŝi fariĝis la unua ina ministro pri defendo en Latinameriko. Ŝi demisiis por prezentiĝi al la prezidentaj balotoj, kiujn ŝi venkis en januaro de 2006. Krom la hispanan, ŝi parolas la anglan, germanan kaj francan, iomete la portugalan kaj konas kelkajn vortojn en la rusa.

Biografio redakti

Naskita en Santiago, ŝi estas filino de la aera generalo Alberto Bachelet kaj de la arkeologino Ángela Jeria. Dum la infanaĝo ŝi loĝis en kazernoj en diversaj lokoj de Ĉilio, kaj inter 1962 kaj 1963 en Usono.

En 1970 Bachelet komencis studojn de medicino en la Universitato de Ĉilio, kie ŝi fariĝis pediatra ĥirurgo.

En la komenco de la registaro de la Popola Unuiĝo de Salvador Allende, ŝi eniris la Socialistan Junularon.

Kiam okazis la Puĉo en Ĉilio en 1973, ŝia patro Alberto Bachelet estis enkarcerigita en la Akademio de Aermilito pro "perfido al la patrujo". Pro la torturoj okazigitaj de liaj propraj kompanoj, li mortis la 12-an de marto 1974 en la Publika Malliberejo de Santiago.

Klandestina agado redakti

Michelle Bachelet daŭrigis sian politikan aktivadon klandestine, kaj estas malliberigita kun sia patrino la 10-an de januaro 1975 fare de la Sekreta polico DINA. Ŝi estis forportita kun sia patrino al la retena centro de Villa Grimaldi kie ili estas torturitaj. Poste, ambaŭ estas ekzilitaj al Aŭstralio, kaj poste translokiĝis al Orienta Germanio. Tie ĉi ŝi daŭrigis siajn studojn kaj tie naskiĝis ŝia unua filo.

Politika kariero redakti

 
Michelle Bachelet kiel ministro de defendo kune kun prezidento Lagos

En 1979 Bachelet revenis al Ĉilio. Ŝi estis malhelpata en sia kuracista kariero, kaj komencis helpi en asocioj por la traktado de viktimoj de la militista reĝimo de generalo Pinochet. Ŝi ankaŭ daŭrigis sian opozician aktivadon. Dum kelkaj jaroj ŝi kunvivis kun ano de la armita grupo Frente Patriótico Manuel Rodríguez (FPMR), kvankam ŝi rifuzis esti havinta iun ajn rilaton kun tiu grupo mem.

En la komenco de la 1990-aj jaroj, Bachelet laboris kiel epidemiologo en la Landa Komisiono kontraŭ aidoso.

De 1994 ĝis 1997, Bachelet laboris en la Ministerio pri Sano. En 1996 ŝi komencis studojn pri defendo, unue en Ĉilio kaj poste en Usono. Post sia reveno, en 1998 ŝi laboris en la Ministerio pri Defendo.

La 11-an de marto 2000, ŝi estis nomumita ministro pri sano.

En 2002, post ŝanĝo en la registaro, ŝi fariĝis la unua virino ministro pri defendo. En tiu posteno ŝi akiris grandan popularecon, kio igis ŝin kandidati por prezidento de la lando.

Ŝi estis elektita kandidato de la alianco de maldekstraj kaj centro-maldekstraj partioj "Concertación de Partidos por la Democracia". Ŝi venkis en la unua raŭndo de la elekto la 11-an de decembro 2005, sed ne sukcesis atingi la absolutan plimulton. Nova elekto en januaro de 2006 donis al ŝi la venkon fronte al la entreprenisto Sebastián Piñera, ĉefa Kandidato de la dekstro.

Ŝi estas la unua ina prezidento de Ĉilio en la 196 jaroj de sendependeco.

Ekde la 1-a de septembro 2018, Michelle Bachelet estas la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj. La ofico de la Alta Komisaro pri homaj rajtoj estis kreita en 1993, s-ino Bachelet estas la sepa funkciulo de UN kiel Alta Komisaro.

Eksteraj ligiloj redakti