Microsoft Edge

TTT-legilo por diversaj mastrumaj sistemoj evoluigata de Microsoft

Microsoft Edge estas interreta TTT-legilo evoluigita de Microsoft. Komence lanĉita por Windows 10 kaj Xbox One, ĝi ankaŭ havas versiojn lanĉitajn por Android kaj iOS. Ĝi estas la posteulo de Internet Explorer, funkciante kiel la nova implicita interreta TTT-legilo de Microsoft.

Microsoft Edge
Microsoft Edge en Windows 10, montranta la ĉefpaĝon en la hispana Vikipedio
Microsoft Edge en Windows 10, montranta la ĉefpaĝon en la hispana Vikipedio

Microsoft Edge en Windows 10, montranta la ĉefpaĝon en la hispana Vikipedio

Microsoft Edge en Windows 10, montranta la ĉefpaĝon en la hispana Vikipedio
Aŭtoro Microsoft
Lasta stabila versio 83.0.478.45
(4-a de junio 2020)
Operaciumo Windows, macOS, iOS, Android
Programlingvo C++
Lingvo(j) Plurlingva
Programtipo TTT-legilo
Permesilo Mallibera programaro
Retejo www.microsoftedge.com
vdr

Oficiale anoncita de Microsoft la 21-an de januaro 2015, ĝia antaŭvida versio estis publikigita la 30-an de marto 2015.

Disvolviĝo redakti

La legilo (kodnomita "Spartan") estis publike havebla kiel la apriora retumilo por Windows 10 Technical Preview build 10049, kaj publikigita la 30-an de marto 2015. La nova motoro uzata de "Spartan" estis antaŭe havebla en versioj de Windows 10 kiel parto de Internet Explorer 11, kaj estus uzata de la retumilo ĝis la fina versio de 10; Microsoft tamen anoncis, ke Internet Explorer ne uzas la saman motoron kiel "Spartan", kaj la retumilo restos malaktuala en Windows 10.

Rimedoj redakti

Microsoft Edge estas la implicita retumilo por Windows 10 (versioj por labortablo, konzolo Xbox One, kaj Windows 10 Mobile), anstataŭigante Internet Explorer 11 kaj Internet Explorer Mobile. Edge ankaŭ uzas novan aranĝan motoron konatan kiel EdgeHTML, kiu devenas de Trident. Ĉi tiu nova motoro estis "dezajnita por interagadebleco kun la moderna reto".

La retumilo inkluzivas la enkonstruitan Adobe Flash Player, PDF-legilon, kaj subtenon por asm.js.

EdgeHTML redakti

EdgeHTML estas proprieta enpaĝiga motoro evoluigita por Edge. Ĝi estas diverĝo de Trident, kiu forigis ĉiujn heredajn kodojn el antaŭaj versioj de Internet Explorer kaj plejparton de ties reskribita fontkodo kun retejaj normoj kaj interagadebleco kun aliaj modernaj retumiloj.

Edge Chromium redakti

En 2018 Microsoft anoncis, ke Edge uzos la enpaĝigan motoron Chromium aŭ Blink. Ĉi tio certigas, ke Edge povas uzi etendaĵojn de Google Chrome, kun ĉi tiu nova motoro, programistoj ne devas konstrui paĝon por ĝi, paĝoj faritaj por Google Chrome funkcios kun Edge. Ĉi tiu nova motoro ankoraŭ disvolviĝas.

En junio 2019 Microsoft publikigis la unuan beta-version de Edge Chromium por pli fruaj versioj de Windows kiaj Windows 7, Windows 8 kaj 8.1.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti