La migra diferenco estas la diferenco inter la nombro da homoj, kiuj eniris en geografian regionon difinitan, kaj la nombro da homoj, kiuj foriris dum difinita periodo, do la diferenco inter enmigrado kaj elmigrado. Ĉi tiu koncepto ne rilatas al nacieco.

Laŭlanda migra diferenco en 2016. Blue: pozitiva, Ruĝe: negativa, Verde: stabila, Grize: nekonata

Aldonita al la natura kresko, la migranta ekvilibro ebligas kalkuli la totalan loĝantarkresko. Tamen, en kelkaj landoj la ciferoj pri enmigrado kaj elmigradfluoj estas malprecizaj aŭ nekonataj, ofte la migra diferenco estas taksata laŭ la natura variado kaj la totala variado, kiuj estas pli konataj datumoj.

La migra diferenco donas neniun indikon pri la relativa grandeco de enmigrado kaj elmigradfluoj de iu lando. Lando eble havas malaltan netan migradon, sed tamen spertas konsiderindajn enmigradajn kaj elmigradajn fluojn.