Migrado al Abisenio

evento, en la 630-aj jaroj, dum kiu Mohamedo kaj la unuaj Islamanoj fuĝis for de persekutantoj en Mekko, al Abisenio (nuntempa Etiopio/Eritreo)

La Migrado al Abisenio (en araba الهجرة إلى الحبشة al-hijraʾilā al-hābsḥa), konata ankaŭ kiel Unua Heĝiro (en araba هِجْرَة hijrah, aŭ hijrat), estis epizodo en la komenca historio de Islamo kiam, totale 83 personoj kaj viroj kaj virinoj, el la unuaj sekvantoj de la profeto Mohamedo (la Sahaboj) fuĝis el la persekutado de la regantaj Kurajŝa tribo de Mekko.

Ili serĉis rifuĝon en la Aksuma Reĝlando, nuntempa Etiopio (iam aludita kiel Abisenio , nomo derivita el la araba Al-Habash nome praulejo de Habeŝaoj), dum preskaŭ 15 jaroj, el 7 IK (615 KE) al AH 7 (628/629). La tiama aksuma monarko, konata en araba kiel Aŝama ibn Abjar, kiun historiistoj ĝenerale asociigas kun la historia kaj tiutempa monarko Armah,[1] nome kristano kiu estis konsiderata "bone konata ĉar estis justa kaj ditimanta homo".[2]

Notoj redakti