Miguel Cabanellas Ferrer [kabaNEĝas] (Kartaĥeno, 1a de januaro 1872 - Malago, 14a de majo 1938)[1]​ estis generalo de la hispana armeo kaj unu el la estroj de la Puĉo de la 17-a kaj la 18-a de julio 1936, kiu rezultis en la Hispana Enlanda Milito.

Miguel Cabanellas
Persona informo
Miguel Cabanellas
Naskiĝo 1-an de januaro 1872 (1872-01-01)
en Kartaĥeno
Morto 14-an de majo 1938 (1938-05-14) (66-jaraĝa)
en Malago
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater General Military Academy vd
Partio Radical Republican Party vd
Familio
Gefratoj Virgilio Cabanellas Ferrer vd
Infanoj Guillermo Cabanellas vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Militkariero redakti

En la 1890-aj jaroj li partoprenis en la milito kontraŭ la sendependistoj de Kubo. Tie li jam iĝis kapitano. Poste li partoprenis ankaŭ en la Rif-milito en la protektorato de Hispania Maroko, kie en 1909 li iĝis jam komandanto. En 1910 li proponis la kreadon de la unuaj trupoj de indiĝenaj marokanoj kiuj luktis kune kun la hispana armeo. En julio kaj aŭgusto 1921 la hispanaj trupoj suferis terurajn malvenkojn en Rif. Post tio Cabanellas partoprenis en la kontraŭatakoj kaj en la protestoj kun aliaj generaloj (Francisco Franco, José Millán Astray kaj Emilio Mola inter aliaj) kontraŭ la Miltjuntoj kiuj teorie estis kulpigitaj de tiuj pri la malvenkoj. Fakte la jam generalo Cabanellas estis procezita kaj la Militjuntoj reformitaj. Cabanella revenis al la Iberia Duoninsulo en majo 1922.

En la 1920-aj jaroj li estis militguberniestro de Menorko, sed li estis elpostenigita ĉar konspiris kontraŭ la Diktaturo de Primo de Rivera. En la 1930-aj jaroj li plenumis diversajn postenojn kiel subtenanto de la nova reĝimo de la Dua Hispana Respubliko.

Enlanda Milito redakti

Ne estas totala interkonsento inter historiistoj ĉu Cabanellas estis jam konspirante en la puĉopreparo aŭ aliĝis tuj antaŭ ĝi. Ŝajne li jam kontaktis kun Mola kaj estis proponita kiel estonta Militministro. Li estris la puĉon en Zaragozo, kie ĝi sukcesis spite la forton de anarkiistoj kaj aliaj maldekstruloj. Kiam mortis Sanjurjo, kiu estis estonta ĉefa estro, oni kreis Miltjunton kaj Cabanellas iĝis ĝia prezidanto ĉar tiam li estis la generalo de plej alta hierarkio. Tamen tiu burokrata posteno apartigis lin el la truporegado.

La 21a de septembro 1936 okazis en Salamanko kunsido en kiu la Junto devis pritrakti la starigon de unika militkomando por eviti miskomprenojn kaj malkonsentojn jam okazintajn, kaj por tio oni elektis Francisco Franco kontraŭ la opinio de Cabanellas (kiu estis estinta lia superulo en la Rif-milito). «Vi ne scias kion vi ĵus faris, ĉar vi ne konas lin kiel mi, kiu estis ordonante lin en la armeo de Afriko [...] Se vi donas al li Hispanion, li kredos ke ĝi estas lia kaj permesos ke neniu anstataŭos lin en la milito aŭ post ĝi, ĝis sia morto».[2]

Notoj redakti

  1. Boletín Oficial del Estado, Núm. 571, 15a de majo 1938 [www.boe.es/datos/imagenes/BOE/1938/571/A07335.tif] Alirita la 13an de februaro 2018.
  2. Bernat Muniesa, Dictadura y transición. La España lampedusiana. I: La dictadura franquista. 1939-1975, pp. 41 kaj 42. Citaĵo origine en: Guillermo Cabanellas, Cuatro Generales. La lucha por el poder.